John Drinkwater

El Vikipedio, la libera enciklopedio

John DRINKWATER (* la 1-an de junio 1882 en Leytonstone, † la 25-an de marto 1937 en Londono) estis angla verkisto.

Dum 12 jaroj li laboris kiel asekura oficisto. Sian literaturan karieron li komencis per poemoj, sed famon li gajnis per dramoj pri la vivo de historie gravaj personoj. Krome li verkis membiografiojn kaj eseojn.

Listo de verkoj

  • Poems (poemoj, 1903)
  • Poems of Men and Hours (poemoj, 1911)
  • Poems of Love and Earth (poemoj, 1912)
  • Swinburne (eseo, 1913)
  • Abraham Lincoln (dramo, 1918)
  • Oliver Cromwell (dramo, 1921)
  • Mary Stuart (dramo, 1921)
  • Inheritance (membiografio, 1931)
  • Discovery (membiografio, 1932)
  • Summer harvest (poemoj, 1933)

En Esperanto aperis

X = 0 (Iks estas nulo) / Trad.: Reto Rossetti