John F. Kennedy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John F. Kennedy
Persona informo
John F. Kennedy
Naskonomo John Fitzgerald Kennedy
Naskiĝo 29-an de majo 1917 (1917-05-29)
en Brookline
Morto 22-an de novembro 1963 (1963-11-22) (46-jaraĝa)
en Parkland Memorial Hospital, Dallas
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Mortigita de Lee Harvey Oswald vd
Tombo Arlingtona nacia tombejo vd
Religio katolikismo vd
Etno Irish Americans vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Londona Lernejo de Ekonomiko • Harvard College • Choate Rosemary Hall • Riverdale Country School • Stanford Graduate School of Business • Universitato Princeton • Edward Devotion School • Noble and Greenough School • Canterbury School • Dexter School vd
Partio Demokrata Partio vd
Subskribo John F. Kennedy
Familio
Dinastio Kennedy family vd
Patro Joseph P. Kennedy Sr. vd
Patrino Rose Kennedy vd
Gefratoj Joseph P. Kennedy Jr. • Rosemary Kennedy • Kathleen Cavendish • Eunice Kennedy Shriver • Patricia Kennedy Lawford • Robert Francis Kennedy • Jean Kennedy Smith • Ted Kennedy vd
Edz(in)o Jacqueline Kennedy Onassis vd
Amkunulo Marilyn Monroe • Inga Arvad • Gene Tierney • Gunilla von Post • Judith Exner • Mary Pinchot Meyer • Marlene Dietrich • Mimi Alford • Pamela Turnure • Florence Pritchett • Kay Stammers • Angie Dickinson • Jeanne Carmen • Frances Ann Cannon vd
Infanoj John F. Kennedy, Jr. • Patrick Bouvier Kennedy • Arabella Kennedy • Caroline Kennedy vd
Profesio
Okupo politikistoĵurnalistoŝtatreprezentantoverkisto • mararmea oficiro • antikomunisto vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
Aktiva dum 1941–1945 vd
Verkado
Verkoj We choose to go to the Moon ❦
Ich bin ein Berliner ❦
Profiles in Courage vd
En TTT Oficiala retejo vd
35-a Prezidento de Usono
Dum 1961-1963
Antaŭulo Dwight D. Eisenhower
Sekvanto Lyndon B. Johnson
Senatano por Massachusetts
Dum 1953-1960
Antaŭulo Henry Cabot Lodge la pli juna (nepo de Henry Cabot Lodge la pli aĝa)
Sekvanto Benjamin Smith
Membro de Usona Domo de Reprezentantoj por Massachusetts
Dum 1947-1953
Antaŭulo James Curley
Sekvanto Thomas P. O'Neill
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John Fitzgerald KENNEDY [ĝon ficĝerald KENedi] (aŭ mallonge: JFK; naskiĝis la 29-an majo 1917 en Brookline, Masaĉuseco; mortis la 22-an de novembro 1963 en Dallas, Teksaso) estis la tridek-kvina Prezidento de Usono.

Li estis filo de irlandanida loka politikisto Joseph Kennedy kaj Rose Fitzgerald. Dum la Dua Mondmilito, li estis vundita en Pacifiko sur barko PT 109. Lia heroeco logis balotilojn sed, dum lia resta vivo, lia lumbo doloregis. Li estis operaciita kaj bezonis apogan zonon kaj medikamentojn.

John estas la plej fama el la irlandanida usona familio Kennedy. Li estis juna, bonaspekta, kaj populara prezidento. Li havis tri gefilojn kun Jacqueline Bouvier (edzina familinomo, Kennedy). Malgraŭ sia familia aspekto, li ekstergeedzece amindumis virinojn kiel Marilyn Monroe. Li estas la unua rom-katolika prezidento de Usono.

Kennedy estis mortpafita, dum li kaj lia edzino veturis en aŭtokavalkado dum politika kampanjo. Oficiale Lee Harvey Oswald lin murdis, sed konspiraj teorioj pri lia morto estas daŭra parto de usona populara kulturo. Oni decidis en 2004 ciferecigi magnetofonan registraĵon, kiu enhavas la sonon dum la murdo, celante analizi, ĉu vere pafis oni 3-foje (el biblioteko) aŭ ekzistis iu 4-a pafo el la proksima monteto.

En 2019 la filmo "La Irlandano", bazita sur rememoroj de la usona mafiulo Frank Sheeran, prezentis sian version de prezidantiĝo kaj murdo de John F. Kennedy. Ĝi asertas, ke al lia sukcesa prezidenta kampanjo grave kontribuis la usona mafio, esperinta kun lia helpo revenigi siajn posedaĵojn en Kubo, ŝtatigitajn post la venko de la Kastrisma revolucio. Post kiam la Invado de la Porkogolfeto komplete fiaskis kaj la Karibia krizo finiĝis, la mafio komprenis ke ĝiaj esperoj ne realiĝis dum lia frato Robert F. Kennedy aktive persekutis la mafiulojn. Do la mafio murdis la prezidanton, post kio lia frato perdis sian postenon de la ĝenerala prokuroro kaj baldaŭ mem estis pafmurdita[1].

Dum lia administrado (1961-1963) okazis:

Memoro[redakti | redakti fonton]

Memortabulo pri li estas en Interna urbo de Vieno[2].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stanislavo Belov (2020-01-12) “La Irlandano”: perfekta dramo pri la fideleco, amikeco kaj murdo (esperante). Blogger. Alirita 2020-01-12.
  2. Stanislavo Belov (2018-06-07) Plezuroj de Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-09. Alirita 2019-03-09.