John Galsworthy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

John GALSWORTHY [ĝon GOLzverzi] (naskiĝis la 14-an de aŭgusto, 1867, mortis la 31-an de januaro, 1933) estis angla verkisto kaj dramisto.

Studinte juron en Oxford kaj laborante kiel advokato John Galsworthy komencis verki hobie kiam li havis 28 jarojn. La unuajn rakontojn li publikigis sub la pseŭdonimo John Sinjohn. En la jaro 1908 li forlasis sian advokatan postenon kaj dediĉis sin plene al la verkado. En 1932 Galsworthy estis honorata per la Nobel-premio pri literaturo.

Listo de verkoj

  • The Island Pharisees (1904)
  • The Forsyte Saga (plurvoluma romanciklo)
  • Justice ("Justeco", 1910)
  • The Dark Flower ("La malhela floro", 1913)
  • The Mob ("La homamaso", 1914)
  • The Skin Game ("La haŭta ludo", 1920)

En Esperanto aperis

Vojaĝo en la inferon. Trad. C. D. A. Capp.
En: Angla Antologio/ Vol. 2. 1987