John Henry Gurney

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 00:21, 29 jun. 2013 farita de Kani (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

John Henry Gurney (4a Julio 1819 – 20a Aprilo 1890) estis angla bankisto, amatora ornitologo, kaj politikisto el la Liberala Partio[1].

Gurney publikigis nombrajn artikolojn en The Zoologist pri birdoj de Norfolk. Li ankaŭ komencis kolekton de rabobirdoj. En 1864 hli publikigis unuan parton de sia Descriptive Catalogue (priskriba katalogo) de tiu kolekto, kaj en 1872 li eldonis The Birds of Damara Land el notoj de sia amiko Charles John Andersson.

El 1875 al 1882 li produktis serion de notoj en The Ibis pri la unua volumeno de Catalogue of Birds in the British Museum, kaj en 1884 aperigis List of Diurnal Birds of Prey, with References and Annotations. La arkivoj de la Muzeo de Zoologio de la Universitato de Kembriĝo enhavas kvin volumenojn de korespondado inter Alfred Newton kaj Gurney, kiu estis fondomembro de la Norfolk Naturalists Trust.[2]

La sudafrika raso de la Nigrakola grebo, Podiceps nigricollis gurneyi, ricevis nomon de la sudafrika zoologo kaj aŭtoro Austin Roberts en 1919 kiel honoro kaj al la patro kaj al la filo Gurney, ambaŭ ornitologoj.

Notoj

Ŝablono:Reflist

Referencoj

  • Mullens kaj Swann - A Bibliography of British Ornithology (1917)
  1. Craig, F. W. S.. (1989) British parliamentary election results 1832–1885, 2‑a eldono, Chichester: Parliamentary Research Services. ISBN 0-900178-26-4.
  2. Cambridge University Museum of Zoology: Histories & Archives. Alirita 22a Marto 2013.