John Howe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Howe en 2003
John Howe en 2003

John HOWE [ĝan haŭ] naskiĝis en 1957 en la kanada urbo Vankuvero. Post la bazlernejo, li en 1976 translokiĝis al Francio por studi ilustradon ĉe la altlernejo École des Arts Décoratifs en Strasburgo. Li kutime loĝadas en Svislando kune kun siaj ilustristino-edzino kaj filo. John Howe mem verkis kaj ilustris kelkajn infanlibrojn franclingvajn, sed plej konatas kiel ilustristo de kovriloj de fantastaj libroj; super ĉio la libroj de Tolkien. Tiel fama John Howe iĝis inter Tolkien-amantoj, ke filmisto Peter Jackson dungis lin por esti "arta konsilanto" dum la filmado de La Mastro de l' Ringoj, kune kun alia fama fantast-ilustristo, Alan Lee.

Howe kutime pentras olee.