John Kay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Kay.

John Kay (Bury, la 17-an de junio 1704 - Francio 1780) estis brita inventisto.

Li inventis en 1733 la navedon, per kio la mekanikigo de la teksado ricevis gravan impulson, kaj kun tio la Industria Revolucio.

John Kay estas samnomulo sed ne parenco de la angla horloĝisto kaj inventisto John Kay, kiu en 1769 konstruis la unuan akvoframon por Richard Arkwright.