John Keats

El Vikipedio, la libera enciklopedio

John KEATS [ĝon kits] (naskiĝis la 31-an de oktobro, 1795, mortis la 23-an de februaro, 1821) estis angla poeto. Li estas grava reprezentanto de la angla romantismo.

Keats naskiĝis en Londono. Post la frua malapero de la gepatroj – la patro mortis en 1803 post rajdakcidento kaj la patrino en 1810 de tuberkulozo – la juna John Keats forlasis la lernejon kaj komencis labori ĉe kuracisto. Jam frue li interesiĝis pri la verkoj de Edmund Spenser, John Milton kaj William Shakespeare, kaj lia pasio al la literaturo baldaŭ superis la intereson pri medicino.

Subtenate de Leigh Hunt kaj Percy Bysshe Shelley li en la jaro 1817 povis publikigi sian unuan poemaron, kaj unu jaron poste aperis lia versrakonto Endymion. La tempo ekde 1818 estis la plej fruktedona kaj ankaŭ la plej turbula periodo en la mallonga vivo de John Keats: Lian verkon Endymion forte atakis la konservativa kritikistaro; krome li malsaniĝis de tuberkulozo kaj pasia amo – respeguliĝanta en aro da leteroj - skuis lian animon.

En la jaro 1819 Keats verkis siajn plej elstarajn odojn, ekz. Ode to Psyche, Ode on a Grecian Urn kaj Ode to a Nightingale. En 1820 lia sanstato malpliboniĝis kaj li transloĝiĝis al la milda klimato de Italio, kie li ĝismorte estis flegata de sia amiko, la pentristo Joseph Severn. Keat mortis en Romo en 1821.

Listo de verkoj

  • On First Looking into Chapman's Homer ("Je la unua trafoliumo de la Homer de Chapman", 1816)
  • Sleep and Poetry ("Dormo kaj poezio", 1816)
  • Endymion: A Poetic Romance (1817)
  • Hyperion (1818)
  • The Eve of St. Agnes (1819)
  • Bright Star, Would I Were Stedfast As Thou Art (1819)
  • La Belle Dame sans Merci: A Ballad (1819)
  • Ode to Psyche (1819)
  • Ode to a Nightingale (1819)
  • Ode on a Grecian Urn (1819)
  • Ode on Melancholy (1819)
  • Ode on Indolence (1819)
  • Lamia (1819)
  • To Autumn (1819)
  • The Fall of Hyperion: A Dream (1819)

En Esperanto aperis

La cikado kaj la grilo ; La belle dame sans merci ; Somera mateno ; La aŭtuno / John Keats. - En: Tutmonda sonoro. - p.411 - 413, vol. 2

Unuafoje leginte la Homer-tradukon de Chapman ; Al la aŭtuno / John Keats. - En: Omaĝoj : poemtradukoj plejparte el la angla. - Chapecó: Eld. Fonto, 1987; p.63 - 65

Eksteraj ligiloj