John Kenneth Galbraith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
John Kenneth Galbraith

John Kenneth GALBRAITH (15-an de oktobro 1908 en Iona Station, Eriesee - 29-an de aprilo 2006 en Cambridge, Massachusetts) estis usona ekonomo, socialkritikisto, prezidenta konsilisto, romanverkisto kaj diplomato. Galbraith estis unu el la plej influhavaj ekonomiistoj de la 20-a jarcento kejnsiana kaj konfesita maldekstre liberalulo. Li agadis dum sia vivo por fortigo de la ŝtataj institucioj kaj por la apogo de la menda politiko.

Vivo kaj verko[redakti | redakti fonton]

Biografio[redakti | redakti fonton]

John Kenneth Galbraith naskiĝis kiel filo de skota enmigrinto en suda Kanado. Lia patro estis instruisto kaj kunlaboristo de regiona, publika administrado. Galbraith studis en Toronto (Ontario) agraran ekonomion ĝis baĥeloriĝo (B.Sc.) en 1931. Li magistriĝis du jarojn poste en Berkeley (Kalifornio) ĉe la Kalifornia Universitato (MS). Li vivis en la I-House (International House) en Berkeley kaj iĝis PhD en 1934 ĉe Kalifornia Universitato de Berkeley. Lia infanaĝo sur kampara bieno helpis lin al temo por la doktoriĝa laboro. Li engaĝis kiel frua kejnsiana pensulo en New Deal, la ekonomia programo de prezidento Roosevelt, por revivigo de la usona ekonomio. Li estis inter 1934 kaj 1939 mentoro pri ekonomiko en la Harvarda Universitato, kie li proksime kunlaboris kun Paul Sweezy. Li povis en 1937 labori en la brita Kembriĝa Universitato kiel esploristo (angle research fellow) pri sociaj sciencoj. Li ricevis samjare la usonan ŝtatanecon. Li iĝis en 1939 asistenta profesoro pri ekonomio en la Universitato Princeton, post kiam lia nomumo al la sama pozicio en Harvard estis rifuzita pro politikaj kialoj. Plimulto de la instruistoj rifuzis lian engaĝon por New Deal, kvankam ankaŭ Roosevelt estis Harvard-studinto.

La registara administrado sub Roosevelt, dungis lin en 1940 en la kontrola instanco pri kontrolo de salajroj kaj prezoj en la Office of Price Administration. Poste la prezoj restis konstantaj, sed tio kaŭzis kreskantan proteston el la industrio. Fine la kontraŭstaro iĝis tiel granda, ke li retiriĝis en 1943. Li estis membro de Strategic Bombing Command, kie li gvidis la sekcion pri ekonomia kalkulado de la bombadaj damaĝoj en Germanio. Post la militfino, li agadis por la rekonstruo de Germanio, kiel konsilisto.

La Harvarda Universitato fine en 1949 dungis Galbraith kiel profesoron pri ekonomikaj sciencoj. Li publikigis en 1955 sian analizon en verko "The Great Crash 1929" pri kaŭzoj de labora krizo de 1929. Tiu analizo iĝis poste klasika verko de nacia ekonomio. Li ŝanĝis sian postenon en 1959 al profesoro Paul M. Warburg, kie li instruis preskaŭ seninterrompe ĝis sia emeritiĝo en 1975.

Galbraith konsilis al prezidentaj kandidatoj Adlai Stevenson, senatoro John F. Kennedy (1952-). Kiel nova prezidento, Kennedy nomumis lin en 1961 al ambasadoro en Barato. Tie li konsilis ĝis 1963 al Jawaharlal Nehru kaj Indira Gandhi en ekonomipolitikaj aferoj. Tie helpis li fondon de Indian Institute of Technology en Kanpur (IIT Kanpur).

Ankaŭ Johnson bezonis liajn konsilojn por sia socialdemokrata programo „Great Society“ (Granda Societo). Pro politika malinterkonsento pri la Vjetnama milito, Galbraith 1965 adiaŭis. Ankaŭ la demokrataj prezidentoj Carter kaj Clinton atentis liajn opiniojn pri ekonomia politiko, sed li ne havis similan influon ol pli frue. Nur en liaj lastaj vivjaroj iĝis pli vigla la interesiĝo pri liaj analizoj.

Galbraith estis unu el malmultaj ekonomiaj teoriuloj, kiuj povis prezenti kompleksajn temojn en simpla lingvaĵo al la interesiĝanta publiko. Liaj kolegoj enviis lin pro lia facila ŝercemo kaj malpezeco en prezento de gravaj, malfacilaj temoj. Liaj kontraŭuloj trovis lin aroganta. Surbaze de lia elokventeco, lia ĉarmo kaj ŝercemo, ankaŭ kontraŭuloj de Galbraith - kiel Laffer - taksis lin diskuta partnero.

Li estis entuziasma aŭoro de Fortune inter 1943 kaj 1948, sed li ankaŭ verkis librorezencojn, kritikojn, antaŭparolojn kaj artikolojn. Li sukcese enkondukis, disvastigis novajn ekonomiajn esprimojn kiel ekz. „the affluent society“ (troprovizita socio), „conventional wisdom“ (konvencia saĝo, opinio), „countervailing power“ (kontraŭpotenco) kaj „technostructure“ (teknostrukturo). Galbraith estis tre produktema aŭtoro, li publikigis kvar dekduojn da libroj kaj pli ol 1.100 artikolojn en gazetoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

En centro de siaj pensoj kaj agoj estis la tezo, ke la kapitalismo produktas kiel privatan riĉecon same tiel ankaŭ publikan malriĉecon.

Lia plej konata kaj plej sukcesa libro estas la The Affluent Society (La troprovizita societo), en kiu li kritikis la troan proponon de privataj produktoj ĉe samtempa manko en prizorgo per publike proponitaj infrastrukturoj kaj servoj. Li klarigis, ke ekonomia komercado okazas ankoraŭ en metodo de la 19-a jarcento: kvankam la lima uzvaloro de dua aŭtomobilo estas eta, oni devas spite al tio ĉiam kreskigi la produktadon, por ne danĝerigi la „socialan pacon“. Li atentigis jam en 1958 pri la malbonaj sekvoj de nekontrolita ekonomia kresko je la medio.

Pliaj libroj:

  • Modern Competition and Business Policy, 1938.
  • A Theory of Price Control, 1952.
  • American Capitalism: The Concept of Countervailing Power, 1952.
  • The Great Crash, 1929, 1954.
  • Economics and the Art of Controversy, 1955.
  • The Affluent Society, 1958.
  • Perspectives on conservation, 1958. (redaktoro)
  • The Liberal Hour, 1960
  • Economic Development in Perspective, 1962.
  • The Scotch, 1963
  • The McLandress Dimension, 1963 (pseŭdonomo Mark Epernay)
  • Economic Development, 1964.
  • The New Industrial State, 1967.
  • Beginner's Guide to American Studies, 1967.
  • How to get out of Vietnam, 1967.
  • The Triumph (novelo), 1968.
  • Ambassador's Journal, 1969.
  • How to control the military, 1969.
  • Indian Painting (kun Mohinder Singh Randhawa), 1969.
  • Who needs democrats, and what it takes to be needed, 1970.
  • American Left and Some British Comparisons, 1971.
  • Economics, Peace and Laughter, 1972.
  • Power and the Useful Economist, 1973,
  • Economics and the Public Purpose, 1973
  • A China Passage, 1973.
  • John Kenneth Galbraith introduces India, 1974. (redaktoro)
  • Money: Whence It Came, Where It Went, 1975.
  • Socialism in rich countries and poor, 1975.
  • The Economic effects of the Federal public works expenditures, 1933-38, (kun G. Johnson) 1975.
  • The Age of Uncertainty (kiel 13-parta televida serio de BBC), 1977.
  • The Galbraith Reader, 1977.
  • Almost Everyone's Guide to Economics, 1978. (kun Nicole Salinger)
  • Annals of an Abiding Liberal, 1979.
  • The Nature of Mass Poverty, 1979.
  • A Life in Our Times, 1981.
  • The Voice of the Poor, 1983.
  • The Anatomy of Power, 1983.
  • Essays from the Poor to the Rich, 1983.
  • Reaganomics: Meaning, Means and Ends, (kun Paul McCracken) 1983.
  • A View from the Stands, 1986.
  • Economics in Perspective: A Critical History, 1987.
  • Capitalism, Communism and Coexistence (kun Stanislav Menshikov), 1988.
  • Unconventional Wisdom: Essays on Economics in Honour of John Kenneth Galbraith, 1989. (redaktoro)
  • A Tenured Professor, 1990.
  • A History of Economics: The Past as the Present, 1991.
  • The Culture of Contentment, 1992.
  • Recollections of the New Deal: When People Mattered, 1992. (redaktoro)
  • A Journey Through Economic Time, 1994.
  • The World Economy Since the Wars: A Personal View, 1994.
  • A Short History of Financial Euphoria, 1994.
  • The Good Society: the humane agenda, 1996.
  • Letters to Kennedy, 1998.
  • The socially concerned today, 1998.
  • Name-Dropping: From F.D.R. On, 1999.
  • The Essential Galbraith, 2001.
  • The Economics of Innocent Fraud, 2004.
  • John Kenneth Galbraith and the future of economics, 2005.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Membrecoj[redakti | redakti fonton]

Familio[redakti | redakti fonton]

Galbraith geedziĝis en 1937 kun Catherine Merriam Atwater, ili havis kvar filojn: J. Alan Galbraith (advokato), Douglas Galbraith (mortis junaĝe je leŭkemio), Peter W. Galbraith (politikisto, televida komentisto) kaj James K. Galbraith (progresiva ekonomo).

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • „Se oni donas sufiĉe da aveno al la ĉevalo, fine venas ankaŭ io furaĝo por la paseroj“ – kritika aludo je la propona politiko, la t.n. subenfiltriĝa teorio.
  • „En la kapitalismo, homo ekspluatas homon. – En la komunismo okazas male.“
  • „Oni ne devas konvinki malsatantan homon, ke li/ŝi bezonas manĝaĵon.“

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Braunberger, Gerald: Der Ökonom und der Crash, in: Frankfurter Allgemeine Sonntagszeitung, 12. Oktober 2008, Nr. 41, S. 30 f.
  • Gambs, John S.: John Kenneth Galbraith. Twayne, Boston, Mass. 1975
  • Friedman, Milton: From Galbraith to economic freedom. Institute of economic affairs, London 1978
  • MacFadzean, Frank: The economics of John Kenneth Galbraith. A study in fantasy, Centre for Policy, London 1977
  • Meier, Beat: John Kenneth Galbraith und seine Wegbereiter. Von Veblen bis Galbraith, Rüegger, Grüsch 1989
  • Parker, Richard: John Kenneth Galbraith. His Life, His Politics, His Economics. New York, NY: Farrar, Straus and Giroux 2005, X, 820 S., Ill., ISBN 0-374-28168-8