John Leland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Leland
Persona informo
Naskiĝo 13-an de septembro 1502 (1502-09-13)
en Londono
Morto 18-an de aprilo 1552 (1552-04-18) (49-jaraĝa)
en Londono
Tombo St Michael-le-Querne
Lingvoj latinaangla
Ŝtataneco Reĝlando Anglio
Alma mater Christ's College • St Paul's School
Okupo
Okupo bibliotekistohistoriistoarkeologo • topographer
vdr

John (Johano) LELAND, angla antikvisto (n. la 13-an de septembro 1506 - m. la 18-an de aprilo 1552). Li estis la unua grava fakulo pri la angla loka historio.

Li naskiĝis en Londono kaj studis ĉe Christ's College (Kembriĝo) (kie li diplomiĝis en 1521), All Souls College, Universitato de Oksfordo, kaj Parizo, kie li renkontis multajn eminentajn klerulojn, inter kiuj veŝajne Erasmon.

Reveninte en Anglion, li iĝis la guvernisto de Lordo Tomaso Howard, la filo de la tria Duko de Norfolk, kaj de Francisko Hastings (poste Grafo de Huntingdon). Li iĝis pastro, kaj estis nomumata unu el la kapelanoj de Henriko la 8-a (Anglio), kiu donis al li la paroĥon Peuplingues, en la distrikto de Calais, tiutempe angla posedaĵo. Henriko ankaŭ nomumis lin reĝa bibliotekisto kaj reĝa antikvisto. En 1533 Henriko petis lin esplori la historiajn dokumentoj de la bibliotekoj de abatejoj, katedraloj, kolegioj ktp de Anglio. Leland ankaŭ vizitis la restaĵojn de antikvaj konstruaĵoj kaj monumentoj. La rezultan libron li donis al Henriko sub la titolo Novjara Donaco, kaj ĝi eldoniĝis en 1549, titole Itinerary (Itinero).

Kiam la reĝo fermis la monaĥejojn, Leland petis la helpon de lia ĉefministro, Thomas Cromwell, por konservi monaĥejajn manuskriptojn en la reĝa biblioteko.

En 1542 Henriko donis al Leland la valoran paroĥon haseley en Oxfordshire, kaj la sekvantan jaron nomumis lin kanoniko de King's College, Oksfordo (nun nomata Christ's College). Li akiris aliajn ekleziajn postenojn, kaj ĝuis grandan enspezon. Li planis verki historion de la graflandoj de Anglio kaj Kimrio, tamen, en 1547 li freneziĝis (en 1549 oni formale deklaris lin frenezulo). Li mortis sen regajni siajn mensajn povojn. Liajn notojn oni konservis en la Biblioteko Bodleian, Oksfordo.

John Leland raportis ke la ĉirkaŭuloj kredis ke Kameloto, la kastelo de Reĝo Arturo, estis la Kastelo Cadbury, feraĝa fortikaĵo en Somerset. Pro tio estas 28-mejla pado en la sudo de Somerset nomata la Leland Trail ("Leland Pado"), kiu sekvas lian itineron dum liaj esploroj de la regiono.