John Lewine

El Vikipedio, la libera enciklopedio

John L. LEWINE (mortis la 27-an de aprilo 1982) estis usona esperantisto.

Li lernis Esperanton 12-jaraĝa en 1920, post kiam li hazarde trovis Esperanto-librojn en biblioteko en Nov-Jorko. En 1925 li partoprenis la 17-an Universalan Kongreson de Esperanto en Ĝenevo (Svislando). Li fondis kaj prezidis Esperanto-societon ĉe la Universitato Yale. Poste li studis ĉe Sorbono en Parizo kaj aktivis en la Esperanto-movado en Francio, Belgio, Anglio kaj Italio. Dum la dua mondmilito li laboris por SHAEF, la ĉefstabejo de la aliancaj trupoj, en Londono kaj Parizo. Post la milito li helpis unuigi la Esperanto-societojn de Manhattan kaj Brooklyn en Nov-Jorko.

Li estis dumviva membro de UEA. Dum 30 jaroj li prezidis la Esperanto-societon de Nov-Jorko, dum tri jaroj ELNA-n. Li estis krome prezidanto de AAIE kaj de Internacia Societo de Amikeco kaj Bonvolo.

En 1975 li eklernis la planlingvon Unio kaj agnoskis ĝian uzeblon.

Literaturo