John Lewis (pianisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
John Lewis, Foto de William P. Gottlieb, proks. 1947

John Aaron Lewis (* 3-an de majo 1920 en La Grange, Ilinojso; † 29-an de marto 2001 en Novjorko) estis usona ĵaz-muzikisto (pianisto kaj komponisto).

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Lewis komencis pianludi, kiam li aĝis ses jarojn. Ĉe la Universitato de Nov-Meksikio li studis muzikon kaj homsciencon (diplomita magistro). Krome li verkis aranĝaĵojn (i.a. por Teddy Wilson). En 1942 je la armeo li konatiĝis kun frapinstrumentisto Kenny Clarke. Tiu ĉi enkondukis lin post lia militservo (ĝis 1945) en la bandon de Dizzy Gillespie, en kiu li anstataŭis Thelonious Monk. Li tamen ankaŭ ludis kun Charlie Parker (Charlie Parker Memorial, Vol. 1 1947/48). En 1948 li verkis aranĝaĵojn por la tiel nomata Capitol Orchestra de Miles Davis, kun kiu li ankaŭ prezentis, kaj je kies sonregistrado de Birth of the Cool li partoprenis. Tiutempe li ankaŭ estis survoje kun la bando de Illinois Jacquet, poste kun Lester Young. Inter 1951 kaj 1952 li ludis en la kvaropo de Milt Jackson, el kiu poste ekestis la Modern Jazz Quartet, kiu ekzistis ĝis 1974 resp. 1993. Por ĉi tiu kvaropo, kiu estis ege sukcesa en Eŭropo ekde 1957, Lewis aranĝis kiel muzika direktisto la kompletan materialon.

Meze de la sepdekaj jaroj John Lewis plejofte prezentis soloe, sed ludis ankaŭ kune kun aliaj pianistoj, precipe kun Marian McPartland kaj ĉefe kun Hank Jones, kun kiu li en 1976 koncertis en Japanujo kaj plurfoje ĉe la festivalo je Nico . Ne nur liaj japanujaj solodiskoj Statements and Sketches For Development (1977) kaj Point Of View akiris multan atenton, sed ankaŭ la duopo-disko An Evening With Two Grand Pianos, ekestinta en1981 en duopo kun Hank Jones, kaj kiu estis distingata per la Germana Sondisko-Premio.

Lewis aktivis ĝis mallonge antaŭ sia morto kiel muzikisto. Liaj komponaĵoj kunligis unikamaniere klasikan muzikon kun ĵazo. Laŭ Joachim E. Berendt li jam tre frue ekvilibrigis majstre la rilaton inter kompozicio kaj improvizado: „Nur ekde li kaj per li memkompreniĝas, ke ĵazregistrado estas tuto, ke ĝi devas esti fermita en se kaj ne simple esti sinsekvo da belaj solooj.“ Unu el liaj preferataj formoj estis la fugo; li tamen ankaŭ verkis per kontrapunktaj improvizadoj kaj aparte per la principo de la granda konĉerto, kiu signifis por li, ke ekzistas neniu nura soloa kaj nura akompaninstrumento, sed nur alternaj solooj kaj tutecoj envolvitaj en la komponaĵo. Lewis verkis ankaŭ komponaĵojn por baleto kaj filmo. Jen aparte nomendas la filmoj No Sun In Venice, Odds Against Tomorrow, A Milanese Story kaj Cities For People (1975). En 1963 ekestis lia muzikalo Natural Affection. Liaj ĵazkomponaĵoj Django kaj Two Bass Hit validas kiel ĵazaj normkantoj. Lewis verkis ekde 1956 ankaŭ komponaĵoj de la tria fluo partoprenis same la fondadon de la Jazz and Classical Music Society meze de la 1950-aj jaroj, grava por la prezentado de tiaj komponaĵoj, kiel tiun de la Orchestra U. S. A. inter 1962 kaj 1966. Ankaŭ dum sia lasta koncerto en Germanujo, En 1992 ĉe „Jazzgipfel Stuttgart“, li prezentis kun sia Modern Jazz Quartet kaj la klasika ĉambrorkestro „Arcata“ en kunteksto de tria fluo.

Lewis ankaŭ estis influa kiel ĵazinstruisto. Li organizis ekzemple ekde la malfruaj 1950-aj jaroj la somerajn kursojn de la Lennox School of Music. En 1977 li profesoriĝis ĉe City College of New York, post kiam li jam instruis en Universitato Harvard.

Lewis estis honordoktoro de la Universitato de Nov-Meksikio, de la Nov-Angluja Konservatorio pri Muziko kaj de Columbia College en Ĉikago. En 2001 li ricevis honorigon de la ŝata NEA-fondaĵo.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • kun Bill Perkins Grand Encounter: 2 East 3 West (Pacific Jazz 1956)
  • kun Sacha Distel Afternoon In Paris (Atlantic 1957)
  • European Windows (RCA Victor 1958, kun Ronnie Ross, Gerald Weinkopf kaj Stuttgarter Symphonikern)
  • The John Lewis Piano (Atlantic 1958)
  • Odds Against Tomorrow (United Artists 1959)
  • Improvised Meditations & Excursions (Atlantic 1959)
  • The Golden Striker (Atlantic 1960)
  • John Lewis Presents Jazz Abstractions (Atlantic 1961)
  • Original Sin (Atlantic 1961)
  • The Wonderful World Of Jazz (Atlantic 1961, kun Eric Dolphy, Paul Gonsalves, Jimmy Giuffre k.a.)
  • (mit Svend Asmussen) European Encounter (Atlantic 1962)
  • A Milanese Story (filma sontrako, Atlantic 1962, kun Bobby Jaspar, René Thomas, Giovanni Tommaso k.a.)
  • Animal Dance (Atlantic 1963, kun Albert Mangelsdorff, Karl Theodor Geier kaj Silvijc Glojnaric)
  • Essence (Atlantic 1964)
  • P.O.V. (Columbia 1975)
  • John Lewis Solo/Duo With Hank Jones (Sony 1976)
  • I Remember Bebop (CBS 1977)
  • Mirjana (Ahead 1978, kun Christian Escoudé)
  • (kun Hank Jones): An Evening With Two Grand Pianos (Little David 1979)
  • (kun Nancy Harrow): The John Lewis Album For Nancy Harrow (Finesse 1981)
  • Kansas City Breaks (DRG 1982)
  • J.S. Bach Preludes And Fugues From The Well-Tempered Clavier, Book 1 (Philips 1984)
  • The Bridge Game (Philips 1984)
  • The Bridge Game Vol. 2 (Philips 1985)
  • The Chess Game (Philips 1986)
  • kun American Jazz Orchestra Central City Sketches (Music Masters 1987)
  • Delaunay's Delemma (EmArcy 1988)
  • Midnight In Paris (EmArcy 1989)
  • Private Concert (EmArcy 1991)
  • Evolution (Atlantic 2000)
  • Evolution II (Atlantic 2001)

Konsultlibraj fontoj[redakti | redakti fonton]

Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]