John Mabon Warden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Mabon Warden
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1856 (1856-10-08)
en Edinburgo
Morto 7-an de marto 1933 (1933-03-07) (76-jaraĝa)
en Edinburgo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantistotradukisto
vdr
Warden (staranta, 4-a de maldekstre) dum UK 1925 en Ĝenevo

John Mabon WARDEN [ŭordn] (naskiĝis la 8-an de oktobro 1856[1] en Edinburgo; mortis la 7-an de marto 1933 en la sama urbo) estis skota esperantisto kaj aktuario (asekura matematikisto), dum kvindek jaroj (de la 1-a de januaro de 1874 ĝis la 31-a de decembro 1923) li laboris en la vivasekura kompanio Scottish Equitable.

Li estis „fellow“ de la Fakultato de Aktuaroj en Skotlando (Faculty of Actuaries in Scotland). Li interesiĝis pri matematikaj problemoj, stenografio (kolektis ĉirkaŭ 5000 librojn pri ĝi), kaj genealogia serĉado.

En 1903 li lernis Esperanton[2]; de 1905 li instruis ĝin. Li multe propagandis kaj prilaboris ĝin. De 1916 ĝis 1922 li estis prezidanto de BEA; de 1909 li estis membro de la Lingva Komitato, de 1920 akademiano kaj vicprezidanto, prezidanto de 1931. Li servis en komitatoj de la antaŭa Centra Oficejo, kaj estis prezidanto de la Konstanta Kongresa Komitato. Li ĉeestis ĉiujn Universalajn Kongresojn de 1905, kun escepto de tiu de 1915 (San Francisko). Li estis unu el verkintoj de „Edinburga Poŝvortaro Esperanta“ (unua eldono 1915; dek-kvara, reviziita kaj pligrandigita eldono 1931) kaj ĉefredaktoro de La Sankta Biblio, 1926.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Esperantista Vagabonda Klubo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Flandra Esperantisto de majo 1933, p. 167, li naskiĝis en 1857.
  2. Laŭ Flandra Esperantisto de majo 1933, p. 167, li esperantistiĝis en 1904.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.