John Major
| Sir John Major | |
|
ĉefministro de Britio
|
|
| En funkcio: la 28-a de novembro 1990 – la 2-a de majo 1997 |
|
| Antaŭulo | Margaret Thatcher |
|---|---|
| Sekvanto | Tony Blair
dato de naskiĝo = la 29-an de marto 1943 (do nun 70-jara) |
|
|
|
| Nacieco | brita |
| Politika partio | Konservativa Partio de Britio |
| Profesio | bankisto, politikisto |
| Religio | anglikana eklezio |
| Subskribo | Dosiero:John Major Signature2.svg |
John Major (proksimuma prononco "Ĝon Mejĝa") (naskiĝis la 29-an de marto 1943, do nun 70-jara) estas britia politikisto. De la 28-a de novembro 1990 ĝis la 2-a de majo 1997 li estis la ĉefministro de Britio. Li reprezentas la Konservativan Partion de Britio. John Major estas membro de la Ordeno de la Ĝartero.
De majo 1979 ĝis 2001 li estis membro de la brita parlamento nome de la balotodistrikto Huntingdon. De 1987 ĝis 1989 li deĵoris kiel ĉefa sekretario de la ŝtata trezorejo (angle Chief Secretary to the Treasury sub la ĉefministrino Margaret Thatcher, inter julio kaj oktobro 1989 estis ŝtata sekretario pri eksteraj rilatoj kaj aferoj de la Komunumo de Nacioj, inter oktobro 1989 kaj novembro 1990 estis ministro pri financoj (angle Chancellor of the Exchequer) en la brita registaro kaj inter majo kaj junio 1997 gvidanto de la parlamenta opozicio.