John Malachi
John Malachi (naskiĝis la 6-an de septembro 1919 en Red Springs, Norda Karolino; mortis la 11-an de februaro 1987) estis usona ĵazpianisto kaj muzikaranĝisto.
Kariero
John Malachi estis sininstruinto kaj komencis sian muzikistan karieron en 1943/44 ĉe Trummy Young. En 1944/45 li apartenis al la Billy Eckstine Bebop Orchestra; En 1947 li denove muzikis ĉe Eckstine, por kiu li ankaŭ liveris muzikaranĝojn. Krome li muzikis ĉe Illinois Jacquet (1948), Louis Jordan (1951) kaj akompanis kantistojn kiel Pearl Bailey, Dinah Washington (1951), Sarah Vaughan, Al Hibbler (1955-58) kaj Joe Williams. En la 1960-aj jaroj li vojaĝis koncerte; la lastan duonon de sia vivo li pasigis en Vaŝingtono kiel liberprofesia muzikisto, ludis kun gastaj bandoj kaj muzikistoj. Krome li gvidis kursojn okazantajn en ĵazklubejoj kiel Jimmy MacPhail's Gold Room aŭ Bill Harris's Pig's Foot. [1]
Diskoj
- Sarah Vaughan: 1944-1946 Classics)
- Sarah Vaughan: Perdido - Live at Birdland 1953 (Natasha, 1953)
- Sarah Vaughan: Swingin’ Easy (EmArCy, 1954)
- Kai Windiing und J. J. Johnson: Kai and Jay and Bennie Green with Strings OJC, 1952/54)