John McCain
John McCain | |
---|---|
usona senatano | |
Persona informo | |
Naskonomo | John Sidney McCain III |
Naskiĝo | 29-a de aŭgusto 1936 en Zono de la Panama Kanalo, Panamo |
Morto | 25-an de aŭgusto 2018 en Cornville |
Mortokialo | glioblastomo multforma |
Tombo | United States Naval Academy Cemetery |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Cornville |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Usona Mararmea Akademio • National War College • Episcopal High School • elementa lernado • St. Stephen's & St. Agnes School |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | John S. McCain, Jr. |
Patrino | Roberta McCain |
Frat(in)o | Joe McCain |
Edz(in)o | Carol McCain • Cindy McCain |
Infanoj | Meghan McCain • John Sidney McCain IV • James R. D. McCain • Bridget McCain • Sidney McCain |
Okupo | |
Okupo | politikisto • mararmea oficiro • aŭtobiografo • militpiloto • piloto • scenaristo • verkisto • aŭtoro • televida prezentisto • ŝtatreprezentanto |
TTT | |
Retejo | https://www.johnmccain.com |
John Sidney McCAIN la 3-a (naskigixis la 29-an de aŭgusto 1936) estas usona politikisto kaj senatano de la ŝtato Arizono. Li estas la kandidato de la Usona Respublikana Partio por la 2008-a balotado por Prezidento de Usono.
McCain diplomiĝis en la Usona Mararmea Akademio en 1958. Li iĝis mararmea aviadisto, pilotinta bombaviadilojn dum la Vjetnama milito. Dum tiu milito, li preskaŭ mortis en brulego de lia aviadila ŝipo, USS Forrestal. Dum sia 23-a bombmisio, la aviadilo de McCain estis paffaligita en Norda Vjetnamio. Li estis tre vundita, kaj kaptita kiel militkaptito de la komunistoj. Li daŭris dum kvin kaj duonon jaroj kiel malliberulo, inkluzivante periodojn de torturo.
McCain pensiiĝis de la mararmeo en 1981 kaj estis elektita al la Usona Domo de Reprezentantoj de Arizono en 1982. Post servado de du oficdaŭroj, li estis elektita al la Usona Senato en 1986, kaj gajnis reelektadojn en 1992, 1998, kaj 2004. Kvankam li ĝenerale sekvis la konservativajn principojn de sia partio, McCain akiris reputacion pro malkonsentado de lia partio pri iuj aferoj.
McCain malgajnis la respublikanan kandidatiĝon en la partia balotado de la jaro 2000 al George W. Bush post multaj malfacilaj konkursoj (aĉaj atakoj ekz. pri onidira propra nigra infano). En marto 2008 li gajnis sufiĉajn delegitojn por kandidatigi lin por la partia kandidato por la balotado por Prezidento de Usono de 2008.