John McCarthy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
John McCarthy ĉe Stanfordo Universitato.

John McCARTHY (naskita 4-a de septembro, 1927) estas usona komputikisto kiu inventis Lispon je 1958. Li inventis la vorton "artefarita inteligenteco" kaj fondis ĝin kiel kampo de komputiko en la somero de 1956 kune kun Marvin Minsky, Nat Rochester kaj Claude Shannon. Li estas la filo de komunistoj kiuj havis grandan fidon en teknologio.

Pli lastatempe, li ankaŭ inventis novan komputillingvon: Elephant 2000 ("Elefanto 2000" -- ĉar "elefanto neniam forgesas"), kiu estas evoluo de Lispo kiu enigas kaj eligas parolaĵojn.

Li estis profesoro ĉe MIT (1958-1962) kaj de Stanford (1962-2001), kaj nun estas emerita. Li gajnis la Premion Turing je 1971.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Lia hejmpaĝo (angle): http://www-formal.stanford.edu/jmc/