John McCormick (filologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John McCormick
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 1918 (1918-09-20)
Morto 1-an de aprilo 2010 (2010-04-01) (91-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo filologo
vdr
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri usona filologo. Por informoj pri aliaj samnomaj homoj, vidu la artikolon John McCormick.

John McCORMICK (naskita la 20-an de septembro 1918 en Thief River Falls en Minesoto, mortinta la 1-an de aprilo 2010 en York) estis angla filologo, spertulo pri amerikistiko.

En 1941 li diplomiĝis ĉe la Universitato de Minesoto. Kiam Usono ekpartoprenis en la dua mondmilito li aniĝis en la mararmeo kaj estis estro de du militŝipoj, unue en Atlantiko, poste en Pacifiko.

En 1951 McCormick doktoriĝis pri kompara literaturscienco ĉe Universitato Harvard. Li instruis unue en la universitato de Salzburg (Aŭstrio); en 1952 li transiris al la Libera Universitato Berlino, kie li restis ĝis 1960, instruante kiel profesoro ĉe departemento pri amerika literaturo. Poste li interalie estis profesoro en Meksikurbo, Leeds, Tokio kaj Nov-Ĵerzejo (Universitato Rutgers).

Post sia multjara instruado en Germanio McCormick opiniis, ke Germanio post la dua mondmilito ne sukcesis disiĝi de faŝismo[1].

Konatiĝis lia biografio de George Santayana. La originala manuskripto perdiĝis en ŝipakcidento, kaj li reskribis ĉion el sia memoro[2].

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • The Berlin events: Cold War turning point? 1953 (pri la ribelo en GDR)
  • The frozen country. The Kenyon Review, 1960 (32–59)
  • Bullfighting: Art, Technique & Spanish Society (1967; originale: The complete aficionado)
  • Biografio de George Santayana (1987)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Christoph Parry: Von der Un-Kultur der Neuen Welt. Ein Stereotyp, seine Struktur und sein Vorkommen bei Thomas Mann und Theodor W. Adorno. En: Patentlösung oder Zankapfel? Jahrbuch für Internationale Germanistik, Reihe A, Band 72. 2005.
  2. Nekrologo de Heinz Ickstadt: John McCormick (1919–2010) – Ein Nachruf [1][rompita ligilo]