John McMahon (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John McMahon
Persona informo
Sir John McMahon, 1st Baronet
Naskiĝo 1-an de januaro 1754 (1754-01-01)
Morto 12-an de septembro 1817 (1817-09-12) (63-jaraĝa)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio vd
Familio
Patro John McMahon vd
Patrino Eldin berth vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Londono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kolonelo Siro John McMAHON, 1-a Baroneto (n. ĉ. 1754 - m. la 12-an de septembro, 1817) estis irlande naskita brita politikisto kaj kortega funkciulo. Li estis soldato, kiu de 1802 ĝis 1812 elektiĝis por reprezenti la lokon Aldeburgh en la brita parlamento. De 1811 aŭ 1812 ĝis sia morto, li estis membro de la reĝa privata konsilantaro kaj Privata Sekretario de la Brita Reĝo. Dum la kariero li servis ankaŭ en diversaj aliaj postenoj, ekzemple kiel la dispagisto de pensioj al vidvinoj, kaj kiel konsilisto al la duko de Kornvalo. Nelonge antaŭ la morto, oni kreis por li baronetecon. Li ankaŭ rolas (malflate) en unu romano, Regency Buck de Georgette Heyer.