John Mearsheimer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John J. Mearsheimer

John J. Mearsheimer (nasiĝis en decembro 1947 en la novjorka kvartalo Broklino, Usono) estas profesoro pri politika scienco ĉe la Universitato de Ĉikago.

Vivo

John Mearsheimer estis ekde 1964 ano de la usona armeo kaj studis de 1966 ĝis 1970 ĉe la armea universitato West Point. Sekvis studoj en la universitato de Suda Kalifornio pri internaciaj rilatoj kaj en 1980 doktoriĝo ĉe la Universitato Cornell en Ithaca (Nov-Jorkio).

Ekde 1982 li laboras ĉe la Universitato de Ĉikago, ekde 1987 kiel regula profesoro pri politika scienco.

Li estas unu el la ĉefaj reprezentantoj de la teorio de politika neorealismo en internaciaj rilatoj.

Verkoj

Libroj

  • Conventional Deterrence, 1983
  • Liddell Hart and the Weight of History, 1988
  • The Tragedy of Great Power Politics, 2001
  • (kun Stephen Walt): The Israel Lobby and U.S. Foreign Policy, 2007

Artikoloj

  • (kun Stephen Van Evera): When peace means war, The New Republic, 18-an de decembro 1995, p. 16-21
  • Back to the future. Instability in Europe after the Cold War; The false promise of International Institutions; A Realist Reply, Michael Edward Braun, Theories of War and Peace, 1998 (ISBN 0-262-52252-7) - Tiuj artikoloj aperis ankaŭ en la revuo International Security.
  • (kun Stephen Walt): Serientäter Saddam die Beweise der Kriegsbefürworter stechen nicht, Blätter für deutsche und internationale Politik, Jg. 48.2003, p. 296-306

Bibliografio

  • Randall L. Schweller, David Priess, A Tale of two Realisms. Expanding the Institutions Debate, Mershon International Studies Review, Jg. 41.1997, S. 1-32

Eksteraj ligiloj