John Michael Wright

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
S-ino Salesbury kun siaj nepoj
(ĉ. 1676, Kolekto Tate)

John Michael WRIGHT (n. en Londono, la 25-an de Majo 1617 - m. en Londono, la 1-an de Aŭgusto 1694[1]) estis brita baroka portretisto de la 17-a jarcento. Wright lernis pentradon en Edinburgo en la ateliero de la skota artisto George Jamesone, kaj konsiderinde famiĝis kiel artisto kaj klerulo okaze de longa restado en Romo. Li estis tie akceptita en la artan akademion de Sankta Luko, kaj kunlaboris kun kelkaj el la plej eminentaj artistoj de sia tempo. Wright estis poste dungita en 1655 de la arkiduko Leopoldo Vilhelmo de Aŭstrio, la guberniestro de Hispana Nederlando, por akiri artaĵojn en Anglio, tiam estrita de Oliver Cromwell. La pentristo definitive enloĝiĝis en Anglion ekde 1656, kaj servis kiel kortega pentristo antaŭ kaj post la Angla Resurtronigo. Li konvertiĝis al romkatolikismo kaj tiel fariĝis favorato en la stuarta kortego, ricevante mendojn el la reĝoj Karlo la 2-a kaj Jakobo la 2-a. Li cetere spektis la multajn politikajn intrigojn de tiu tumultema epoko. En la finaj jaroj de la stuarta monarkio, la artisto revenis al Romo kiel parto de la ambasadaro ĉe la papo Inocento la 11-a.

Wright estas hodiaŭ taksita kiel unu el la plej notindaj britaj pentristoj de sia generacio, ĉefe pro la senkompara, distinga realismo de siaj portretoj. Eble pro la nekutime kosmopolita naturo de sia vivo, li estis subtenita de patronoj apartenantaj al la plej altaj sociaj klasoj spite al tio, ke eksterlandaj artistoj estis plejofte favoritaj en Britio tiutempe. La pentraĵoj de John Michael Wright, kiuj bildigas multajn reĝajn aŭ aristokratajn eminentulojn, hodiaŭ apartenas al la kolektoj de prestiĝaj artgalerioj.

Junaĝo kaj skota deveno[redakti | redakti fonton]

John Michael Wright, kiu klimakse de sia kariero subskribis siajn verkojn indiferente per la pseŭdonimoj "Anglus" aŭ "Scotus"[2], estas de necerta deveno. La kronikisto John Evelyn difinis lin kiel skoton, kio estis konfirmita de Horace Walpole kaj heziteme akceptita de posta biografisto de Wright[3]. Skribante en 1700, la angla antikvaĵisto Thomas Hearne tamen asertis, ke Wright fakte naskiĝis en Shoe Lane, kvartalo de Londono, kaj post adoleskula konvertiĝo al romkatolikismo estis alkondukita al Skotlando de pastro. Naskiĝo en Londono estas ja sugestita de bapta arkivo pri iu "Mighell Wryghtt", filo de James Wright, priskribita kiel tajloro kaj londona civitano[4]. La arkivo datiĝas de la 25-a de majo 1617 kaj troviĝas en la preĝejo Sankta Brigita ĉe la strato Fleet[5].

Estas tamen certe atestita, ke la 19-jara Wright iĝis lernoknabo la 6-an de aprilo 1636 ĉe George Jamesone, sufiĉe renomita portretisto de Edinburgo[4]. La Edinburga Registro pri Metilernantoj enlistigis lin kiel "Michaell, filo de James Wright, tajloro, civitano de Londono"[6]. La kialo de tia transloĝiĝo al Skotlando restas malklara : la junulo eble foriris el Londono pro tio, ke liaj parencoj fakte estis skotdevenaj londonanoj kaj do konfidis Michael al skotaj konatuloj[7]. La ekapero de pesto en Londono estas alia hipotezo[4]. Dum sia metilernanteco, Wright verŝajne loĝis en la edinburga kvartalo Royal Mile, tio estas proksime al la pordo Netherbow, kiu servis kiel ateliero por Jamesone.

Dipatrino kun Infano (1647), laŭ Annibale Carracci. Jen la plej frua konita verko de Wright, dediĉita al la markizino de Somerfield.
Huntera Muzeo kaj Artgalerio.

La kontrakto de Wright origine daŭris kvin jarojn, sed estis eble mallongigita pro la enkarcerigo de Jamesone fine de la jaro 1639[4]. Troveblas hodiaŭ neniu sendependa verko fare de Wright el tiu frua periodo : lia plej unua konata pentraĵo estas malgranda portreto de la grafo de Ailesbury, pentrita en la fruaj 1640-aj jaroj dum lia restado en Romo[8][9]. Ankaŭ dum tiu skota periodo verŝajne renkontis Wright sian edzinon. Pri ŝi ekzistas neniu dokumento, escepte de atestaĵo skribita tridek jarojn poste, kiu prezentas ŝin kiel "rilatitan al la plej nobelaj kaj distingaj familioj de Skotlando"[4]. Tio, se veras, klarigas kial Wright povis trovi nobelajn protektantojn tiel facile. La nura certa fakto estas la naskiĝo de unu filo, Thomas[4].

Romo kaj Nederlando[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pruvoj, laŭ kiuj Wright vojaĝis al Francio tuj post sia metilernanteco : lia fina celo estis tamen Italio[2]. La pentristoj alvenis al Romo sufiĉe frue, eble ĉirkaŭ la jaro 1642 kiel akompanato de James Alban Gibbes, skotdevena klerulo. Sed lia ĉeesto en la itala urbo estas firme atestita nur ekde 1647. Kvankam oni ne scias multajn detalojn pri lia restado tie, liaj talento kaj renomo laŭdire pliboniĝis tiel multe, ke li ekde 1648 fariĝis eminenta membro de la prestiĝa akademio de Sankta Luko[9], kie li registriĝis kiel "Michele Rita, pittore inglese"[2]. Al la akademio tiam apartenis granda nombro da italaj pentristoj, sed ankaŭ famaj eksterlandanoj kiel la franca Nicolas Poussin aŭ la hispana Diego Velázquez. Wright estis plie akceptita la 10-an de februaro de la sama jaro en la karitatan organizaĵon Congregazione dei Virtuosi al Pantheon, kiu celis disvolvi romkatolikismon per arto kaj organizis ĉiujaran ekspoziciadon en la Panteono de Romo[4].

Wright travivis en Romo pli ol dek jarojn, dum kiuj li progrese konatiĝis kiel lerta lingvisto sed ankaŭ kiel fidinda fakulo pri artaĵoj[2]. La pentristo cetere fariĝis sufiĉe prospera por komenci konsiderindan kolekton da libroj, desegnaĵoj, pentraĵoj, juveloj kaj medaloj, inkluzive de verkoj atribuitaj al Andrea Mantegna, Mikelanĝelo, Rafaelo, Tiziano kaj Antonio da Correggio[9]. Li akiris proksimume kvardek pentraĵojn - kelkaj el ili por kolektado, kelkaj aliaj por komerco[4]. Richard Symonds, angla monarkisto kaj amatora pentristo, katalogis la kolekton de Wright en la fruaj 1650-aj jaroj (kaj, interese, nomis lin "Scotus")[4].

Antikvaĵisto por Leopoldo de Aŭstrio[redakti | redakti fonton]

La galerio de la arkiduko Leopoldo de Aŭstrio en Bruselo, al kiu kontribuis Wright. Pentraĵo fare de David Teniers la malpliaĝa, ĉ. 1650.

En 1654, post dekjara restado en Romo, Wright vojaĝis al Bruselo, kie lia talento estis rapide rimarkita de la arkiduko Leopoldo Vilhelmo de Aŭstrio, la tiama guberniestro de Hispana Nederlando[4]. Leopoldo dungis lin ne kiel artiston, sed kiel sagacan konsilanton pri antikvaĵoj[2]. Ĉar li estis la pli juna frato de la imperiestro Ferdinando la 3-a kaj la kuzo de Filipo la 4-a de Hispanio, la arkiduko ĝuis sufiĉajn liberan tempon kaj monon por amasigi vastan kolekton da pentraĵoj kaj antikvaĵoj. Printempe de 1655, la arkiduko plie amikiĝis kun Oliver Cromwell, la Lordo Protektanto de Anglio : la du homoj interŝanĝis donacojn, ĉevalojn, kaj Leopoldo provizis Cromwell per altkvalitaj tapetoj aŭ aliaj bagatelaĵoj por la renovigo de la palaco Whitehall. Cromwell cetere ricevis ambasadaron el la Habsburgoj, kiu gratulis lin pro lia nova ofico[10]. Ekde la ekzekuto de Karlo la 1-a de Anglio en 1649, Leopoldo estis aĉetanta artaĵojn el la reĝaj kolektoj aŭ el variaj aristokrataj familioj[11]. Li komisiis al Wright vojaĝi al Londono por akiri pliajn kolektaĵojn. Por ke Wright rajtu eniri Anglion, oni redaktis por li pasporton, kun la jena identeco : "Juan Miguel Rita, Angla pentristo, kiu iras al Anglio por akiri pentraĵojn, medalojn, antikvaĵojn kaj aliajn menciitajn aĵojn..."[12]. La pasporto datiĝas de la 22-a de majo 1655 kaj estis subskribita de la arkiduko en Bruselo, kio pruvas, ke Wright estis jam alveninta en Flandrio el Italio tiudate[4]. La aldono sur la pasporto de lia dua antaŭnomo, Juan (t.e. John), ŝajne evidentigas lian antaŭan konvertiĝon al katolikismo.

Okaze de sia oficiala misio, Wright probable vizitis kaj salutis la specialan ambasadoron de Leopoldo en Londono, la markizon de Lede. Eble li ankaŭ renkontis Alonso de Cárdenas, kiu estis la ambasadoro de la Habsburgoj kaj estis simile komisiita ekde 1649 de la hispana reĝo por aĉeti artaĵojn[10]. Pro la manko de fidindaj dokumentoj, la disvolvado kaj la daŭro de la vojaĝo restas necertaj. La markizo de Lede tamen forlasis Anglion fine de junio, kaj Cárdenas foriris nur kelkajn semajnojn poste, ĉar la rilatoj inter Cromwell kaj la Habsburgoj estis rapide difektiĝantaj. Wright do verŝajne revenis al Flandrio, kune kun siaj aĉetaĵoj, je tiu periodo. Aŭtone de 1655 transloĝiĝis la arkiduko kaj sia giganta artkolekto el Bruselo al Vieno[10]. Wright revenis al Londono iom poste por akiri pliajn artaĵojn. La pentristo alvenis al Dovero la 9-an de aprilo 1656[4], kion mencias la registro de vizitantoj : "Michael Wright, anglano, elŝipiĝis al Dovero la 9-an de la nuna monato el ŝipo el Dunkirko. Li alvenis al Londono la 12-an, kaj loĝas en la domo de S-ino Johnston en Weldstreet, en la paroĥo de Gyles kaj la kampoj de Middlesex. Ĉar li liadire praktikis pentradon en Francio, Italio kaj aliaj lokoj dum la plej granda parto de sia vivo, li intencas baldaŭ reveni al Italio, kie li lasis sian familion"[13]. Eble pro takto (inter Anglio kaj la Habsburgoj tiam komencis milito), la registro preteratentas la postenon de Wright en Flandrio, nur malklare aludante al "aliaj lokoj". Ĝi cetere ne aldonas, ke Wright apartenis al la akademio de Sankta Luko, ĉar tia aludo malkaŝus lian romkatolikan kredon[2].

Anglio[redakti | redakti fonton]

Elizabeth Claypole (1658)
Nacia Portretgalerio.

Kvankam li unue deklaris alian deziron, Wright neniam revenis al Italio. Tute kontraŭe, kun li reiris iom poste lia familio en Anglion. Spite al lia romkatolika kredo kaj al la fervora protestantismo de la Protektorato de Cromwell (1653-1659), Wright ŝajne sukcesis obteni prestiĝajn komisiojn. Laŭ Waterhouse, la artisto kondutis "kiel eble plej flateme kun Cromwell"[5], ekzemple plenumante en 1658 malgrandan, postmortan portreton de Elizabeth Claypole, la filino de Oliver Cromwell : la verko nun troviĝas en la Nacia Portretgalerio de Londono. Tiu alegoria portreto bildigas Elizabeth kiel Minerva : ŝi kliniĝas ĉe gravurita roko, kiu montras la diinon ŝprucantan el la kapo de Jupitero, kun la devizo "Ab Jove Principum" - aludo al Cromwell mem, kies portreton tenas Elizabeth en siaj manoj[14]. La pentristo ŝajne akceptis labori ankaŭ por la kontraŭa partio : en 1659, li pentris la kolonelon John Russell, kiu ludis sufiĉe gravan rolon en la tiel nomita konspiro Sealed Knot, kiu celis resurtronigi la reĝon Karlon la 2-a[4]. Tiu portreto estas aparte rigardita de almenaŭ unu kritikisto kiel la majstroverko de Wright[15].

Portreto fare de Wright de la reĝo Karlo la 2-a. Brita reĝa kolekto.

Post la resurtronigo de la Stuartoj en 1660, la romkatolika kredo de Wright iĝis malpli granda handikapo pro tio, ke la nova reĝo Karlo la 2-a favoris religian toleremon. Wright, elstara artisto sed sensperta aferisto, tiam spertis malfacilajn vivkondiĉojn, kaj la reĝo Karlo tial permesis, ke la pentristo vendu sian kolekton da pentraĵoj fare de malnovaj majstroj, per la organizo de loterio. La reĝo mem akiris dekkvar el la proponitaj pentraĵoj[4]. Komence de la 1660-aj jaroj, Wright amasis do sufiĉan monon por establi prosperan atelieron centre de Londono, kaj estis priskribita de la kronikisto John Evelyn kiel "la fama pentristo S-ro Write"[7]. Poste, la granda pesto de Londono de 1665 forpelis Wright el la angla ĉefurbo al la proksima kamparo, kie li pentris almenaŭ tri membrojn de la katolika familio Arundell of Wardour[4]. Iom ironie, la granda incendio de 1666 klare profitigis lin, ĉar li post la katastrofo ricevis unu el la unuaj novaj artaj komisioj de la City de Londono, koncerne la pentradon de dudekdu grandaj portretoj de la tiel nomitaj "fajro-juĝistoj", nomumitaj por juĝi proprieto-disputojn kaŭzitajn de la incendio). La menditaj verkoj estis finpretigitaj en 1670 kaj restis ekspoziciitaj en la londona gildohalo ĝis bombardo dum la Dua Mondmilito : hodiaŭ, nur du portretoj (tiuj de Sir Matthew Hale kaj Sir Hugh Wyndham) ankoraŭ troviĝas en la Guildhall Art Gallery[16], dum la aliaj estis aŭ detruitaj aŭ dispelitaj[4].

Reĝa protekto[redakti | redakti fonton]

F-inoj Catherine kaj Charlotte Talbot (1679), Kolekto Tate.

Karlo la 2-a, kiu favoris sufiĉe multajn romkatolikojn en sia kortego, simbole konsentis al Wright sian reĝan artan protektadon. En 1661, iom post la kronigo, la artisto pentris formalan portreton de la monarko : Karlo sidas antaŭ granda tapeto, kiu bildigas la juĝon de Salomono. Li surhavas la kronon de Sankta Eduardo, la robon de la ordeno de la Ĝartero, kaj cetere tenas sian sceptron[17]. Wright estis krome komisiita pri la pentrado de alegoria plafono por la reĝa dormĉambro de la palaco Whitehall[18]. En 1673, la artisto obtenis la honoran titolon "ordinara pentraĵo-desegnisto", kio rajtigis lin subskribi liajn verkojn per la devizo "Pictor Regis". Wright senreviĝis pro tio, ke li ne obtenis la prestiĝan oficon de "Pentristo de la Reĝo", kiun posedis en la 1660-aj jaroj nur Peter Lely. Male de la sentebla realismo kaj zorgeme pentritaj fonaj pejzaĝoj de Wright, Lely proponis pli fantazian stilon, kiu estis influita de la verkoj de Antoon van Dyck kaj estis tiam preferita de la reĝa kortego[4]. Tio kaŭzis la jenan rimarkon fare de la kronikisto Samuel Pepys, post agrabla vizito de la ateliero de Lely kaj "sekve de tiu de Wright, la pentristo : sed Dio mia, kia diferencego inter la du verkaroj !"[19].

Male de Lely, kiu estis kavalirigita, Wright neniam ricevis signifan dankemon el la reĝo Karlo. Almenaŭ unu admiranto tamen opiniis, ke li meritis pli da konsidero : en 1669, Wright kaj la miniaturisto Samuel Cooper renkontis Kosimon la 3-an de Mediĉo, la granddukon de Toskano. Kosimo estis impresita de la pentristo kaj poste komisiis lian atelieron pri portreto de la duko de Albemarle. La 3-an de marto 1673, eble iom post la pentrado de la ŝtata portreto de Karlo la 2-a fare de Wright, stranga letero estis sendita al Kosimo de iu obskura "Mairie Lady Hermistan" (verŝajne samreligia romkatolikino). La letero petis, ke Kosimo insistu ĉe Karlo la 2-a, ke Wright obtenu baronlandon. El tiu klopodo tamen rezultis nenio[4].

Sir Neil O'Neil (1680)
Kolekto Tate
Lord Mungo Murray (ĉ. 1683), Skota Nacia Portretgalerio

Ĉar antipatio kontraŭ katolikoj subite akriĝis en Londono fine de la 1670-aj jaroj, Wright laboris pli kaj pli ofte ekster la reĝa kortego. En 1676 kaj 1677, li pentris ses familiajn portretojn por Sir Walter Bagot, el Blithfield en Staffordshire[20]. En 1678, Wright transloĝiĝis al Dublino kaj restadis tie dum pluraj jaroj, eble pro la kontraŭkatolika histerio generita en Anglio de la tiel nomita "papa komploto" kaj de Titus Oates. Dum en Irlando, la pentristo plusubskribis siajn verkojn per la devizo "Pictor Regis", kaj plenumis interalie portreton de Fraŭlinoj Catherine kaj Charlotte Tablot, hodiaŭ videblan en la Nacia Galerio de Irlando. Li cetere pentris du piedportretojn de militistoj kun fantaziaj kostumoj : unue Sir Neil O'Neil (ĉ. 1680) kaj due Lord Mungo Murray (ĉ. 1683), nun ekspoziciataj en la Skota Nacia Portretgalerio[21]. Neil O’Neil estis fakte alia romkatoliko ekzilita al Dublino. Wright portretis lin kun la tradicia kostumo de irlanda militestro, dum rara japana kiraso videblas ĉe liaj piedoj. Tiu kiraso verŝajne estas kaŝsimbolo de triumfo super la persekutantoj de romkatolikismo, pri kio la japanoj precipe famiĝis tiutempe[22]. La portreto de Mungo Murray (kvina filo de la monarkista markizo de Atholl) estas notinda kiel la plej unua arta bildigo de la tradicia skota tartano[23].

Roma ambasadaro[redakti | redakti fonton]

Virino kun teorbo, 1670.
Columbus Gallery of Fine Arts, Ohio.

En 1685, kiam la fervore romkatolika reĝo Jakobo la 2-a de Anglio heredis la tronon, Wright povis senriske reveni al la reĝa kortego. Jakobo tamen ne dungis Wright kiel artiston, kaj anstataŭe donis al li "temporaban kaj bagatelan postenon"[15] kiel asistanto en diplomata ambasadaro. La artisto estis nomumita kiel la asistanto de Roger Palmer, grafo de Castlemaine kaj edzo de Barbara Palmer, kiu estis unu el la plej famaj amantinoj de la reĝo[4]. Eble oni elektis Wright pro lia renomita scio de Romo kaj de la itala lingvo, ĉar la grafo de Castlemaine estis iom poste sendita kiel ambasadoro ĉe la papo Inocento la 11-a : tiu diplomata misio celis demonstri, ke Anglio kapablus iĝi grava romkatolika aliancano okaze de estontaj eŭropaj konfliktoj[4]. La rolo de Wright en la ambasadaro koncernis la kontrolon de la produktado de luksaj fiakroj, kostumoj kaj dekoracioj por la oficiala irantaro. La angla ambasadaro obtenis aŭdiencon de la papo en januaro 1687. Wright cetere organizis pompan bankedon kun pli ol mil gastoj en la palaco Doria Pamphilj, kie interalie videblis skulptaĵoj el sukero kaj granda ŝtatportreto de Jakobo la 2-a. Dum en Romo, Wright publikigis ilustritan raporton en la itala pri la ambasadaro, dediĉitan al la dukino de Modena. Anglalingva versio estis eldonita post lia reveno al Anglio, en oktobro 1687, kaj estis dediĉita al Maria de Modena, filino de la dukino kaj edzino de Jakobo la 2-a[4].

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

La kariero de Wright ĉesis en 1688, pro la eksigo de la reĝo Jakobo la 2-a dum la Glora Revolucio. La artisto ŝajne akceptis la neeviteblan finon de sia reĝa protekto, pro la alveno sur la tronon de la protestanta Vilhelmo de Oranje[15]. Li pluvivis sufiĉe malriĉe dum ses pliaj jaroj, ĝis 1694. Je marto de tiu jaro, Wright redaktis sian testamenton, cedante sian domon lokitan en la paroĥo Sankta-Paŭlo al sia nevino Katherine Vaux. Lia kolekto da desegnaĵoj, gravuraĵoj kaj libroj iris al lia nevo, la pentristo Michael Wright. Posta aldono al la testamento tamen petis, ke la libroj estu venditaj en la nomo de lia filo Thomas, kiu tiam vivis eksterlande. La libroj estis aŭkciitaj la 4-an de junio, kaj John Michael Wright estis entombigita la 1-an de aŭgusto 1694 en la londonan preĝejon St Martin-in-the-Fields.

Postmorta influo[redakti | redakti fonton]

La dukino de Cleveland kiel ŝafistino (1670), fare de Wright. Nacia Portretgalerio.
La dukino de Cleveland kiel pentofaranta Maria Magdalena, fare de Peter Lely. (1666)

Plejparto de la recenzoj koncerne la verkaron de Wright estas sufiĉe freŝdata. En 1982, la Skota Nacia Portretgalerio organizis gravan ekspozicion titolitan "John Michael Wright - La Pentristo de la Reĝo", kio vekis novan intereson pri liaj pentraĵoj. La katologo de la ekspozicio, eldonita de Sara Stevenson kaj Duncan Thomson[24], malkaŝis aŭ reviziis multajn detalojn pri lia vivo. Novaj verkoj estas senĉese malkovrataj ĝis hodiaŭ, dum aliaj jam konitaj pentraĵoj estas reatribuataj al Wright[25]. Tiu pentristo tial estas nun rigardita kiel unu el la plej sukcesaj britdevenaj artistoj de la 17-a jarcento. Oni ne plu hezitas kompari lin kun aliaj eminentaj samtempuloj, ekzemple Robert WalkerWilliam Dobson[25]. Alia ekspozicio-katalogo eĉ priskribis Wright kiel "la plej bona britdenaska pentristo de la 17-a jarcento"[24]. Li ja viciĝis inter la tre malmultaj artistoj, kiuj havis oportunon por pentri la aristokratan eminentularon de tiu tempo, kaj al li oni ŝuldas kelkajn el la plej belegaj reĝaj portretoj de la historio de Britio. Tio estas precipe rimarkinda koncerne denaskan briton, ĉar tiamaj britaj patronoj plivole favoris eksterlandajn artistojn kiel Hans Holbein la malpliaĝaAntoon van Dyck, aŭ alie preferis enmigrulojn kiel Peter LelyGodfrey Kneller. La kariera sukceso de Wright parte devenis de tio, ke li ĝuis precipe kosmopolitan trejnadon : antaŭ li estis neniu brita artisto influita tiom multe de eŭropa arto. Dum lia itala restado kaj lia kunlaborado al la akademio de Sankta Luko, Wright ne nur kolektis verkojn atribuitajn al eŭropaj majstroj kiel Mikelanĝelo, TizianoRafaelo, sed ankaŭ inspiriĝis aŭ eĉ kopiis iliajn stilojn[25].

Portreto de Virino, verŝajne Ann Davis.
Nekonata dato, privata kolekto.

En sia propra tempo, Wright estis videble eklipsita de sia pli produktema rivalo Peter Lely[25], al kiu li estas ofte komparita. La artkritikisto Millar opinias, ke tia komparo "abrupte montrus la malperfektaĵojn kaj manierismon de Wright", sed ankaŭ aliflanke "evidentigus lian rimarkindan sendependecon, liajn neeraremajn honestecon kaj ĉarmon, kies fontoj parte devenas de liaj nekutima origino, fragmentita kariero kaj alloga personeco"[15]. Millar plie proponas precipe interesan komparon inter la du portretoj de la dukino de Cleveland (Barbara Palmer), respektive fare de Wright kaj Lely (vidu supren). Dum Lely bildigis ŝin kiel "plene kaj palpeble dezirinda malĉastulino", la pli senrida Wright, kiu persone ne aprobis la morojn de la nova kortego kaj de ties korteganoj, pentris kvazaŭe pupan figuron[15].

Kvankam Lely estis konsiderita kiel pli majstra kaj pli laŭmoda en 17-a jarcenta Britio, hodiaŭ estas ĝenerale interkonsentita, ke Wright pli fidele kaj realisme pentris siajn portretojn[25]. Tio konfirmas rimarkon fare de Samuel Pepys, laŭ kiu la verkaro de Lely estis "bona, sed ne laŭaspekta"[26]. Oni cetere ne konfuzu la realismon de Wright kun prudeco, kiel ekzemple montras lia portreto de Ann Davis (vidu maldekstren). La sidita virino surhavas parte malaranĝitan vestaĵon, kaj apenaŭ ŝirmas sian pudoron per ruĝa tuko : la pentraĵo prezentas freŝan kaj erotikan scenon laŭ tiamaj normoj. La samtempuloj de Wright, por eviti akuzojn pri diboĉo, plivole maskovestis siajn pozistinojn per kostumoj de klasikaj diinoj. La portreto fare de Wright, tute kontraŭe, baziĝas sur realisma prezento, precipe per sia profundeco kaj per la koloroj de la karno[25].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La precizaj naskiĝ- kaj mortdatoj de Wright restas nekonataj, sed la plej verŝajna dato de lia bapto estas la 25-a de majo 1617, kaj li estis entombigita la 1-an de aŭgusto 1694 (vidu la artikolon por detaloj).
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Ferris, J.P. (March 1982). "The return of Michal Wright". The Burlington Magazine 124 (948): 150, 153.
  3. De Beer, G. S. (1955). "The Diary of John Evelyn". Vertue's Note books:Walpole Society iii: 338-39.
  4. 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 4,10 4,11 4,12 4,13 4,14 4,15 4,16 4,17 4,18 4,19 4,20 Thomas, Duncan (2004), "Wright, John Michael", Oxford Dictionary of National Biography (Oxford University Press), <http://www.oxforddnb.com>.
  5. 5,0 5,1 La bapta arkivo estis malkovrita de Waterhouse: Waterhouse, E. K. (1953). Painting in Britain 1530–1790. Penguin Books, 70–73.
  6. Waterhouse p.70
  7. 7,0 7,1 Sir Wadham Wyndham (1610–1668); Studio of John Michael Wright (1617–1694). Weiss Gallery.
  8. Nuntempe en la privata kolekto de la markizino de Ailesbury, en Tottenham House.
  9. 9,0 9,1 9,2 John Michael Wright. The concise Grove dictionary of art. Oxford University Press (2002).
  10. 10,0 10,1 10,2 Loomie, Albert J. (November 1987). "John Michael Wright's visit to London in the summer of 1655". The Burlington Magazine 129 (1016): 721.
  11. Bodlein Library, Universitato de Oksfordo, Rawlingson MSS. Series A, Vol.26, fol.101.
  12. British Library, Add.mss 34015, p.3.
  13. Elizabeth Claypole (née Cromwell) by John Michael Wright: NPG 952. National Portrait Gallery.
  14. 15,0 15,1 15,2 15,3 15,4 Millar, Oliver (Nov 1982). "Edinburgh:John Michael Wright". The Burlington Magazine 124 (956): 712+715–717.
  15. Fire Judges. Libraries, archives, museums and galleries: Guildhall Art Gallery. City of London.
  16. Charles II (1630–85) by John Michael Wright", The Royal Collection, 2007.
  17. Nun en la kastelo de Nottingham.
  18. Pepys, Diary, 18-a de junio 1662, 3.113
  19. Portrait of Mrs Salesbury with her Grandchildren Edward and Elizabeth Bagot. Tate.
  20. Sir Mungo Murray, 1668–1700. Son of 2nd Earl of Atholl. National Galleries of Scotland.
  21. Sir Neil O'Neill. Tate Collection.
  22. The History of Highland Dress. Piob Mhor of Scotland.
  23. 24,0 24,1 Stevenson, Sara; Duncan Thomson (1982). John Michael Wright – The King’s Painter. Edinburgh: National Galleries of Scotland. ISBN 0-903148-44-7.
  24. 25,0 25,1 25,2 25,3 25,4 25,5 John Michael Wright (1617–1694) (Portrait of a Lady, thought to be Ann Davis, Lady Lee). Philip Mould, Fine Paintings.
  25. Pepys, Taglibro, 21-a de aŭgusto 1668.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ferris, J.P. (1982) "The return of Michael Wright" The Burlington Magazine 124 (948): 150, 153
  • Loomie, Albert J. (1987) "John Michael Wright's visit to London in the summer of 1655" The Burlington Magazine 129 (1016): 721
  • Millar, Oliver (1982) "Edinburgh:John Michael Wright" The Burlington Magazine 124 (956): 712+715–717
  • Stevenson, Sara and Duncan, Thomson (1982) John Michael Wright – The King’s Painter Edinburgh: National Galleries of Scotland ISBN 0-903148-44-7.
  • Thomas, Duncan (2004) Wright, John Michael Oxford Dictionary of National Biography, Oxford University Press
  • Waterhouse, E. K. (1953) Painting in Britain 1530–1790 Penguin Books

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.