John Millington Synge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Millington Synge
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1871 (1871-04-16)
en Rathfarnham,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Morto 24-an de marto 1909 (1909-03-24) (37-jaraĝa)
en Dublino,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per limfomo vd
Tombo Mount Jerome Cemetery vd
Etno irlandanoj vd
Lingvoj angla vd
Alma mater Universitato de Parizo • Royal Irish Academy of Music vd
Familio
Patro John Hatch Synge vd
Patrino Kathleen Trail vd
Gefratoj Annie Isabella Synge vd
Parencoj John Lighton Synge vd
Profesio
Okupo dramaturgo • poeto • verkisto • libretisto vd
Verkado
Verkoj Riders to the Sea ❦
The Playboy of the Western World vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John Millington SYNGE [ĝon MILington sing] (naskiĝis la 16-an de aprilo 1871 en Ratfarnham ĉe Dublin; mortis la 24-an de marto 1909 en Dublin) estis irlanda dramisto, kiu estis gvidanto en la irlanda drama revivigo de la frua 20-a jarcento. En liaj ses teatraĵoj aperas la parolmanieroj de la Aran-insuloj kaj okcidenta Irlando. Kelkaj el ili estas In the Shadow of the Glen (En la Ombro de la Valeto, 1903), Riders to the Sea (Rajdantoj al la Maro, 1904), kaj The Playboy of the Western World (La petolulo de la okcidenta mondo, 1907), kiu fame kaŭzis kravalojn ĉe la Abateja Teatro en Dublino je la unua prezento.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

La petolulo de la okcidenta mondo. (The playboy of the Western world.) Tradukis Albert Goodheir. Dublin: Esperanto-Asocio de Irlando, 1989. 41 paĝoj.