John Paul Stevens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Paul Stevens
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aprilo 1920 (1920-04-20)
en Ĉikago
Morto 16-an de julio 2019 (2019-07-16) (99-jaraĝa)
en Fort Lauderdale
Mortokialo apopleksio
Tombo Arlingtona nacia tombejo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater University of Chicago Law School • University of Chicago Laboratory Schools • Universitato de Ĉikago • Northwestern University Pritzker School of Law
Subskribo John Paul Stevens
Familio
Patro Ernest James Stevens
Infanoj 4
Okupo
Okupo mararmea oficiro • juĝistoadvokato
vdr

John Paul Stevens (naskiĝis la 20-an de aprilo 1920 - mortis la 16-an de julio 2019) estis usona advokato kaj juristo, kiu servis kiel asociita juĝisto de la Supera Kortumo de Usono ekde 1975 ĝis sia propra-vola emeritiĝo en 2010. Kiam li emeritiĝis, li estis la plej aĝa tiama membro de tiu kortumo, la due plejaĝa en la historio de Usono kaj la trie plej longe servanta juĝisto. Dum lia longa servo li skribis en ka nomo de la kortumo pri la plej multaj demandoj de usona juro, inkluzive de civilaj liberecoj, mortpuno, registaraj agoj kaj intelekta propraĵo. En kazoj pri la povoj de la prezidantoj de Usono, li skribis por la kortumo, ke ili devas respondeci laŭ la usona juro. Registrita ano de la Respublikana Partio kiam nomumite, oni konsideras Stevens esti sur la liberala flanko de la kortumo dum sia emeritiĝo. Stevens estas la plej longe vivanta Supera-Kortumo-juĝisto en la historio de Usono. Depost la emeritiĝo de Harry Blackmun en 1994, Stevens estis la plej longe oficanta juĝisto kaj sekve servis kiel ĉefjuĝisto kiam la usona ĉefjuĝisto mankis.

John Paul Stevens: Oficiala portreta foto (1976)