John Perkins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Perkins

John Perkins (n. 1945-) estas ekonomisto, aktivulo, kaj aŭtoro. Lia plej konata libro estas la Confessions of an Economic Hit Man (konfesioj de sikario), en kiu li priskribas rilatojn inter novkoloniismo kaj registaroj de la tria mondo. Ĝi estis sur la plejvendata listo de New York Times dum sep semajnoj.

John Perkins-on spionigis la National Security Agency (NSA) en 1968, kiel lastjaran studenton de la bostona universitato School of Business Administration. Li laboris en la sekvaj 3 jaroj ĉe Peace Corps en Sud-Ameriko, en 1971 eklaboris ĉe Chas. T. Main, internacia konsildona firmao, kies sidejo estis en Bostono. Lia tasko estis - laŭ sia aserto en la libro - konvinki pruntepeti la malriĉajn landojn je plurmiliardoj de USD. Li devis eĉ certigi, ke plimulton de la mono ricevu firmaoj kiel Main, Bechtel, Halliburton, Brown and Root kaj aliaj usonaj entrepenoj. Pro tiuj ŝuldoj, la malriĉaj landoj iĝis dependaj.
Se li ne skcesis en lia tasko, kaj iu reganto persistu ne cedi. Tiam la dosiero pasis el la manoj de tiuj, kiujn li nomas "la ŝakaloj", kies tasko estas forigi tiun registaron par ĉaij rimedoj inkluzive de murdo. Tio okazis al la Panama Prezidanto Omar Torrijos kaj la Ekvadora Roldos, kiuj ŝajne mortis en aviadil-akcidentoj, sed laŭ lia aserto tiuj estis maskitaj atencoj. Se eĉ mudo ne sukcesas, tiam ili alrimedas malkaŝan armean intervenon.

External links