John Pershing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Pershing
Nigra Jack
John Joseph Pershing
John Joseph Pershing
Naskiĝo 13-an de septembro 1860
en Linn County, Missouri, Usono
Morto 15-an de julio 1948
en Vaŝingtono
Soldata kariero
Rango: Generalo de Usono
Militoj: Unua mondmilito
Hispana-usona milito
Filipina-usona milito
Bataloj: bataloj kontraŭ indianoj
batalo ĉe Wounded Knee
vdr

John Joseph Pershing, la usona generalo de ekspediciaj fortoj en Eŭropo dum la unua mondmilito, la plej grava usona soldato komence de la 20-a jarcento, la viro kromnomata "Nigra Jack", naskiĝas la 13-an de septembro 1860 en Linn County en Missouri kiel filo de etkomercisto. La inganeco kaj la juneco de Joseph John estas per nenio aparta signifa – li finstudas mezlernejon kaj poste kli restas en ĝi kiel instruisto.

Poste John Joseph Pershing estas akceptita en usonan soldatakademion en West Point, kiun li finas en rango de kapitano de korpuso de kadetoj.

Post sia absolutorio Pershing estas alordonita kiel oficiro al rajdistaro kaj li partoprenas militiroj kontraŭ apaĉoj sudokcidente de Usono. En la jaro 1891 li poste batalas kontraŭ indianaj triboj denove – li partoprenas intervenon kontraŭ sioŭksoj post batalo ĉe Wounded Knee en Suda Dakoto.

En la jaroj 18911895 Pershing postre servas kiel profesoro de armea scienco en universitato en Nebrasko kaj dum sia libera tempo li akiras pli malaltan juristan klerecon.

Kiam estas eksplodinta hispana-usona milito, kapitano John Joseph Pershing komandas al roto de la 10-a rajdistara regimento kreita el nuraj afrousonanoj – tiu ĉi fakto, komune kun lia severa aspekto kaj manko de senco por humoro, estas poste malantaŭ kromnomo de Pershing, kiun li ĝuste akiras en tiu ĉi tempo – oni diras al li "Nigra Jack".

En 1899, post mallonga intertempo, kiam li estas resaniĝanta pro malario, per kiu li malsaniĝas en Kubo, Pershing estas transdislokigita sur Filipinojn, kie li ankoraŭ, jam tiam eminentan reputacion, plibonigas per batalaj kaj administraj renovigoj dum perforta subpremado de ribeluloj el tribo Moro.

El Filipinoj John Joseph Pershing estas foriranta en funkcion de armea ataŝeo en Japanio, kie li estas partoprenanta kiel observisto de rusa-japana milito en la jaroj 19051906.

En 1906 Pershing estas avanciita de prezidento Theodore Roosevelt el kapitano je brigada generalo – tiu ĉi nevidata salto (Pershing transsaltos kelke da rangoj kaj pli ol naŭ cent predeĵore pli aĝajn oficirojn) ne estas ĝis hodiaŭ tute kontentige klarigita, sed certe estas sole tio, ke per siaj operacoj sur Filipinoj kaj per siaj valoraj raportoj el la rusa-japana milito Pershing akiris la prezidenton. Sed vero estas ankaŭ tio, ke Pershing estas edziĝinta kun filino de usona senatano kun granda politika influo...

Post denova mallonga epizodo sur Fora Oriento John Joseph Pershing ekprenas komandadon de prezidio en San Francisco. Ĉi tie li famiĝos pro punmilitiro, kiu li aranĝis por kapto de Pancho Villa, komandanto de meksikaj partizanoj, kiu antaŭe la 9-an de marto 1916 estas ekatakinta kaj plenrabinta Columbuson en Nova Meksiko – Pershing tamen nek mortigos nek militkaptos Villon, sed li estos neniiginta grandajn fortojn de la banditoj malebligante tiel al Villa pluajn armeajn operacojn.

La 12-an de majo 1917 Pershing poste akceptas, nun jam generalmajoro, el la manoj de nova prezidento Woodrow Wilson nomigon de komandanto de usonaj ekspediciaj fortoj en Eŭropo kaj la 23-an de junio li estas alvojaĝinta Francion.

Ĉi tie oni estas farantaj sur lin, jam generalon, premon, por ke li dislokigu siajn taĉmentojn po partoj al taĉmentoj de ceteraj aliancanoj – Pershing rifuzos, li persistas pri sia decido, ke la usonaj taĉmentoj restos kiel tuto ricevonte propran sektoron de batalfronto, pri kiu ili respondecos.

Somere de 1918 John Joseph Pershing aktivigas siajn taĉmentojn (havantaj pli ol unu milionon da viroj) kiel sendependan batalkorpuso en regiono de Lotrinio – li ne estas komplezema entiriĝi en senfinan tranĉean militadon, tial li tuj estas komencanta grandegan ofensivon en klopodo alporti renverson en statikaj operacojn de la manovra milito. La soldataroj de pershing poste enpuŝas germanojn de tiu ĉi ofensivo ĉe Aisne-Marne ekde la 25-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto, ĉe Saint-Mihiel ekde la 12-a ĝis la 17-a de septembro kaj ĉe Meuse-Argonne ekde la 26-a de septembro ĝis fermo de armistico la 11-an de novembro.

La eniro de Pershing sur batalkampon de la unua mondmilito, malgraŭ tio ke li estas venanta proporcie malfrue, estas tre signifa – malgraŭ tio ke la usonaj taĉmentoj estos konkerintaj sole dek procentoj da batallinioj en la okcidenta batalfronto, germanoj devas aktivigi la tuta kvaronon de siaj armeaj fortoj, por ke ili dum la lasta ofensivo almenaŭ malrapidigu la usonan antaŭenpaŝon, se jam ne eblis haltigi ĝin.

La alporto de Pershing al la usona armeo estas same granda – li faris signifajn plibonigojn de la armea administracio per tio, ke li apartigis generalan stabon je partoj G-1 (administracio), G-2 (raportado), G-3 (operaca) kaj G-4 (sekurigo de postbatalfronto). Tiu ĉi sistemo estas uzata ĝis hodiaŭ de la usona armeo.

Reveninte Usonon Joseph John Pershing estas avanciita en rangon de armea generalo, en la rangon, kiun sole George Washington ricevis antaŭ li kaj poste ekde la jaro 1921 ĝis sia foriro el la aktiva deĵoro en la jaro 1924 li deĵoras kiel stabestro de la armeo. Poste li laboras kiel prezidanto de usona komisiono por militaj monumentoj kaj li skribas siajn memoarojn.

Ekde la jaro 1941 Pershing estas grave malsana, daŭre katenita sur malsanuleja lito – malgraŭ tio li ankoraŭ ĝisvivos malvenkon de Germanio kaj Japanio en la dua mondmilito.

John Joseph Pershing mortas la 15-an de julio 1948 en aĝo de okdej sep jaroj.