John Profumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

John Dennis PROFUMO (30-an de januaro 191510-an de marto 2006 en Londono) estis konservativa brita politikisto, kiu en la 1960-aj jaroj kaŭzis seks-skandalon, nomatan post li al Profumo-afero.

Biografio

Profumo studis en Oksfordo en Brasenose College. Li iĝis membro de la Konservativa Partio de Grand-Britio kaj iĝis jam en 1940 parlamentano. Tiutempe, li estis la plej juna parlamentano en la brita parlamento. Post la dua mondmilito, li estis por mallonga tempo stabestro de la Brita Armeo en Japanio. Post kiam li en 1950 revenis en Brition, okupis divesajn politikajn postenojn, antaŭ ol li iĝis en 1960 Armea ministro (angle Secretary of State for War) sub gvido de Harold Macmillan.

En la sekva jaro, oni prezentis al li la fotomodelon Christine Keeler kaj li komencis li kun ŝi seksrilaton, kvankam li estis geedziĝinta kun aktorino Valerie Hobson. Christine Keeler mem havis kontaktojn al la rusa srmea ataŝeo en Londono, kiun ŝi poste identigis kiel soveta spiono.

La afero senvualiĝis la 2-an de marto, kiam la Laborpartia parlamentano George Wigg tenis parolon, en kiu li informis pri trikoj de Profumo kaj lia konateco al Christine Keeler. Kelkajn semajnojn post la parolo, Profumo konfirmis la konatecon al Keeler, sed disputis malĝustan paŝon.

Li abdikis la 5-an de junio 1963, post kiam li rekonis sian mensogon antaŭ la ekzamena komisiono.

Post lia retiriĝo el la politiko, li laboris ĉe la publikutila Toynbee Hall. Oni distingis lin - pro apogo de la Londonaj malriĉuloj - en 1975 per Commander of the British Empire. La edzino de Profumo, Valerie Hobson - spite al la afero - restis ĉe la edzo kaj laboris pri komunaj publikutilaj projektoj (ŝi mortis en 1998).

En la lastaj jaroj de sia vivo, Profumo estis ligita al rulseĝo, li malofte aperis antaŭ la publiko.

Lia filo estas la ĵurnalisto kaj aŭtoro David Profumo (naskiĝis en 1955).

Literaturo

  • Alfred Denning: John Profumo & Christine Keeler 1963, Tim Coates 1999, ISBN 0117024023
  • Tim Coates: The Scandal of Christine Keeler and John Profumo: Lord Denning's Report, 1963, Tim Coates 2003, ISBN 1843810247
  • Christine Keeler: The Truth at Last: My Story, Pan 2002, ISBN 0330481673