John Quiller Rowett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Quiller Rowett
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1876 (1876-09-19)
Morto 2-an de oktobro 1924 (1924-10-02) (48-jaraĝa)
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Dulwich College
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr

John QUILLER ROWETT (n. en 1874 - m. en 1924) estis brita entreprenisto, kiu riĉiĝis per la produktado de alkoholaĵoj. Li tamen deziris pli ol simpla riĉiĝo, kaj do post la Unua mondmilito aktive kontribuis al publikaj aŭ karitataj entreprenoj. Li estis junaĝa amiko de la esploristo Ernest Shackleton en Dulwich College, kaj estis la nura subtenanto de ties lasta antarkta vojaĝo, la ekspedicio Shackleton-Rowett de 1921-1922, dum kiu mortis Shackleton. Post la morto de la esploristo, Rowett ludis gravan rolon por akiri la balenŝipon James Caird (en kiu Shackleton plenumis sian faman vojaĝon de 1916) kaj por prezenti ĝin en Dulwich College.

Li ankaŭ kunfondis la Rowett Research Institute, kiu hodiaŭ estas parto de la universitato de Aberdeen. En 1924, ĉar liaj aferoj spertis malprosperon, John Quiller Rowett mortigis sin.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Huntford, Roland (1985). Shackleton. London: Hodder & Stoughton. ISBN 0-340-25007-0.
  • "About the Institute". University of Aberdeen.
  • "The Agricultural Association, the Development Fund, and the Origins of the Rowett Research Institute". www.bahs.org.uk.