John Quincy Adams

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Quincy Adams

John Quincy ADAMS [ĝan kŭin'si a'demz], la sesa prezidento de Usono, naskiĝis je la 11-a de julio, 1767, en Quincy, Masaĉuseco. Li mortis 80-jaraĝa, je la 23-a de februaro, 1848, en Vaŝingtono, pro apopleksio.

Adams subskribis la Traktaton de Gento, 1814, finante la Militon de 1812. Kiel usona ministro pri eksteraj rilatoj, li helpis pritrakti la landlimojn kun Kanado kaj Meksiko. Li estis 170 cm alta, kaj pezis 79 kg. Li estis Unitariano. En 1797 li edziĝis kun Louisa Catherine Johnson en Londono, Anglio. La paro havis kvar gefilojn. Adams estas la sola usona prezidento, kiu edziĝis kun virino, kiu ne naskigzis en Usono.

Dum lia administrado (1825-1829) okazis;

  • 1826- La Kongreso de Panamio
  • 1828- La Tarifo de Abomenaĵoj
Antaŭe:6-a
Prezidento de Usono
Poste:
James Monroe1825-1829Andrew Jackson