John Rapley
El Vikipedio
John RAPLEY (naskiĝis la 19-an de junio 1927, mortis la 9-an de junio 2007) estis brita esperantisto ekde 1944. Li fariĝis UEA-oficisto en 1951 kaj estis direktoro (sekretario) en 1954/1955, la lasta direktoro de la Centra Oficejo dum ties tempo en Heronsgate.
Post longa paŭzo Rapley laboris ankaŭ en la roterdama Centra Oficejo de UEA kiel librotenisto en du periodoj, 1983-1986 kaj 1990-1992. Vivante ankoraŭ en Londono li aktivis en la Londona Esperanto-Klubo, kies honora vicprezidanto li fariĝis, kaj kiel peranto de SAT dum li vivis en Nov-Zelando. Laste Rapley kaj lia edzino Helga vivis en Francio, i.a. kelkajn jarojn en Bouresse, kie troviĝas la Esperanto-centro Kvinpetalo.
Eksteraj ligiloj[redakti]
- SPGB: originalaj socialistoj, SAT-Amikaro, decembro 1977
| Antaŭe: | Sekretario (ĝenerala direktoro) de Universala Esperanto-Asocio |
Poste: | |
|---|---|---|---|
| Cecil Charles Goldsmith | 1954–1955 | Marianne Vermaas |