John Reynolds
El Vikipedio
John REYNOLDS (1713?-1788) estis kapitano de la militŝiparo de Britio kaj iĝis krongubernatoro de Georgio dum la jaroj 1754-1757.
Preskaŭ nenio estas sciata pri lia junaĝo, krom la proksimuma jaro de lia naskiĝo, kaj ke li iĝis ano de la brita militŝiparo, kiam li havis dek kvin jarojn.