John Ronald Reuel Tolkien

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Ronald Reuel Tolkien
Tolkien en 1916
Tolkien en 1916
Persona informo
John Ronald Reuel Tolkien
Naskiĝo 3-a de januaro 1892
en Ŝablono:Flagicon Bloemfontein, Sudafriko
Morto 2-a de septembro 1973
en Ŝablono:Flagicon Oksfordo, Britio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per bronkopneŭmonito • ulcero vd
Tombo Wolvercote Cemetery vd
Religio katolika tradiciismo • katolikismo vd
Nacieco anglo
Etno Angloj vd
Lingvoj anglaanglosaksalatinakvenjasindara • Khuzdûl • Esperanto vd
Loĝloko Birmingham vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato de OksfordoExeter College • King Edward's School • St. Philip's School vd
Familio
Dinastio Tolkien family vd
Patro Arthur Reuel Tolkien vd
Patrino Mabel Suffield vd
Gefratoj Hilary Arthur Reuel Tolkien vd
Edz(in)o Edith Tolkien vd
Infanoj John Tolkien • Michael Tolkien • Christopher Tolkien • Priscilla Tolkien vd
Profesio
Alia nomo Oxymore vd
Okupo lingvisto • poeto • universitata instruisto • verkisto de porinfana literaturo • tradukisto • literaturkritikisto • eseisto • oficiroaŭtoroverkistohistoriistoilustristoinstruisto • prozisto • filologo vd
Laborkampo literaturoanglalingva literaturo • fantasta literaturo • lingvoscienco vd
Aktiva dum 1937–1973 vd
Verkado
Verkoj La Hobito ❦
La Mastro de l’ Ringoj ❦
Silmariliono ❦
Tree and Leaf ❦
Roverandom ❦
la aventuroj de Tom Bombadil ❦
Beowulf: The Monsters and the Critics vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John Ronald Reuel TOLKIEN ([dʒɒn ˈɹʷɒnld ˈɹʷuːəl ˈtʰɒlkiːn] esperantigite Johano Ronald Ruel Tolkin) (naskiĝis la 3-an de januaro 1892 en Sudafriko en la urbo Bloemfontein, mortis la 2-an de septembro 1973) estis filologo kaj profesoro de Oxford, kiu verkis romanojn de fantasto. Liaj ĉefverkoj estas La Hobito (origintitole: The Hobbit - or There and Back Again), La Mastro de l' Ringoj (The Lord of the Rings) kaj Silmariliono (The Silmarillion), kiuj mirinde kaj detale priskribas la imagan mondon Mez-Tero. Por sia mondo, Tolkien inventis lingvojn, historion, landojn, reĝojn, heroojn, mitojn, kantojn kaj kreitaĵojn. Mez-Tero estas mondo de elfoj, drakoj, reĝoj, ringoj magiaj, gnomoj, ktp, sed kiam Tolkien verkas, ĉio iel ŝajnas pli reala ol nia mondo. Same kiel mitologio, la vero de Tolkien sidas ne en la historiaj supraĵoj de la rakonto, sed en la morala centro, kiu rakontas pri la lukto de bono kontraŭ malbono.

Vivo

Tolkien naskiĝis la 3-an de januaro 1892 en Bloemfontein, kien liaj anglaj gepatroj translokiĝis kelkajn jarojn antaŭe, kaj kie lia patro (Arthur Tolkien) estis bankisto. Sed, pro la klimato, lia patrino (Mabel Tolkien) kaj pli juna frato Hilary kaj li mem reiris al meza Anglio en 1895 en la urbon Sarehole apud Birmingham. Unu jaron poste, lia patro mortis pro malsano. El la anglaj naturo kaj kamparo dum mallonga sed intensa infanaĝ-feliĉo, juna Tolkien ĉerpis pli da inspiro ol el ajna posta vivero lia. En 1900, Mabel konvertis al katolikismo kaj la cetera familio forlasis ŝin. Sen la mona helpo de la patro aŭ de la cetera familio, Mabel kaj ŝiaj du filoj vivis tre malriĉe, ĝis 1904 kiam ŝi mortis pro diabeto. Post ŝia morto, Tolkien kun sia frato Hilary, estis en la zorgo de katolika pastro, kiu agis kiel bona patro al Tolkien. En la menso de la junega Tolkien, lia patrino fariĝis martiro por katolikismo, kaj li ekde tiam restis fervora katoliko (kaj poste estis multe ĉagrenita kiam liaj gefiloj falis el la kredo). Lia patrino ankaŭ influis lin legi, desegni, belskribi kaj, plej grave, lerni lingvojn.

Ĉe lernejo, li lernis la antikvajn helenajn kaj latinajn lingvojn kaj la anglosaksan lingvon. Tolkien estis tre talenta lingve kaj li frue memstare lernis aŭ "gustumis" plurajn, interalie la francan (kiun li vere malamis), Esperanton (kiun li lernis 17-jaraĝe, kaj ŝatis), la gotan (kiu senspirigis lin), la italan (kiun li daŭre amis), la hispanan (kiu neniam ĉesis ravi lin), la gaelan (kiun li profunde malŝatis), la kimran (kiun li amegis) kaj la finnan (kiu ebriigis lin). Precipe la du lastaj multe influis lin kiel lingvokreanton. Kaptis la atenton de Tolkien ne la strukturo (gramatiko, reguloj, "matematiko", rilatoj al pensado, ktp.) de lingvoj, sed kontraŭe, la estetiko (sonkombinoj, la "melodio" kaj poezieco) de lingvoj. Ekzemple, li trovis la kimran vorton wybren [ŭibren] pli trafa (konvena al ĝia signifo, kiu ĉi-kaze estas "ĉielo") ol la angla sky [skaj]. Iam kiam li estis juna li hazarde malkovris libron de la finna gramatiko, kaj li klarigis sian ĝojiĝon tiel ĉi: "Estis kiel ektrovi kelon plena je tiklaj vinoj, neniam antaŭe gustumitaj. Tio tute ebriigis min."

En lia vivo lingvoj rolis samkiel muziko en alies vivoj, kaj samkiel muzikameganto emas krei propran muzikon, li frue ekkreadis siajn proprajn lingvojn. Tio estis procezo kiu pludaŭradis dum lia tuta vivovojo, kaj kiu fakte estis lia kaŭzo ekskribi - li deziris mondon por siaj lingvoj. El liaj lingvoj, la plej konataj estas la Elfaj, antaŭ ĉio la Kvenja (Quenya). Ĝi havas kelkajn trajtojn videblajn ankaŭ en Esperanto (ekzemple, sama distribuo de artikoloj, -(e)nna montras direkton, ktp), sed tamen aspektas pli matura, nature evoluiĝinta lingvo, ĉar celoj liaj tute malsamis al tiuj de Zamenhof: Tolkien intencis kapti la belecon de lingvoj kreskintaj dum senmezuraj eraoj, kaj parto de jena belo estis por li la tielnomataj "nelogikaĵoj". Li ankaŭ verkis alfabetojn por siaj lingvoj: tengvaro (tengwar) kaj runsimilaj cirth.

Alia aparta valoro lingva estis por li ĝia emo kreigi mitologion. Li amase legis dum junaĝo, kaj trovis en la mitoj memstaran veron. Li favoris la literaturon nord-eŭropan, speciale la pra-Skandinavian, la pra-Anglan (fama estas lia disertacio pri Beowulf) kaj la Finnan naci-epopeon Kalevala. El moderna literaturo lin interesis nur grajneto krom sciencfikcio.

Lia plej kara amo, tamen, nomiĝis Edith Bratt. Ili konatiĝis en 1908, kiam havis Tolkien 16 jarojn kaj ŝi 19. Post la morto de sia panjo, Tolkien kaj la frato Hilary plurjare loĝis ĉe onklino, sed menciitajare ilia prizorganto Pastro Francis decidis translokigi ilin al s-ino Faulkner en Birminghamo. Tie ankaŭ loĝis sengepatra, malhelhara belulino, kaj post nelonge ŝi kaj Tolkien profunde enamiĝis. Ilian amon, tamen, malkovris severeca Pastro Francis, kaj kiam Tolkien havis 18 jarojn, lin (kune kun lia frato) oni devigis translokiĝi kaj rompi la kontakton kun sia kara. Je sia plenrajtiĝo je 21, li rekontaktis ŝin, kaj sukcesis konvinki ŝin rompi ĵusan fianĉiĝon. Tuj poste, en 1916 ili geedziĝis. Edith naskis al si kaj Tolkien 4 idojn: John (knabo, 1917), Michael (knabo, 1920), Christopher (knabo, 1924), kaj Priscilla (knabino, 1929).

Tolkien ĉeestis Oksfordon (kolegio de Exeter) por studi la anglan lingvon kaj ĝian literaturon. Li diplomiĝis en 1915 kaj en 1916 li edziĝis kaj iris al milito. Li batalis en Batalo de Somme -- li travivis, sed du el liaj bonaj amikoj mortis. Li malsaniĝis kaj revenis al Anglio.

En 1925 li fariĝis profesoro de la anglosaksa en Oksfordo ĉe la kolegio Pembroke kaj poste, 1945-59, profesoro de angla lingvo kaj literaturo ĉe la kolegio Merton en Oksfordo. Li estis unu el la plej bonaj filologoj de sia tempo. Li studis pri la lingvo kaj literaturo de la West Midlands (Okcidentaj Mezlandoj) de Anglio, precipe en Beowulf, Ancrene Wisse kaj Sir Gawain and the Green Knight.

Dum siaj lastaj jaroj Tolkien frontis plurajn problemojn (morto de Edith, agacaj admirantoj kiuj daŭre altelefonis kaj leterpetis) kiuj malebligis la finverkadon de Silmariliono, la vera vivoverko lia. Ĝin redaktis kaj eldonis lia filo Christopher tuj post lia morto. Tolkien kuŝas en tombo kune kun sia edzino ĉe Oksfordo.

Verkoj

Dum la jardekoj kiel profesoro kaj poste, 1925-73, li verkis kaj perfektigis siajn librojn pri Mez-Tero. Li rakontis pri Bilbo Baginzo al siaj infanoj kaj, en 1937, eldonis la rakonton kiel La Hobito. Post tio, li verkis aliajn librojn pri Mez-Tero: La Mastro de l' Ringoj (eldonita en 1954-55) kiel tri libroj pro longeco: La Kunularo de l' Ringo, La Du Turegoj kaj La Reveno de la Reĝo kaj Silmariliono (1973, post lia morto).

  • La Hobito (1937) - la rakonto de Bilbo Baginzo, kiu vojaĝis tra Mez-Tero kun dek du gnomoj kaj la sorĉisto Gandalfo por batali kontraŭ la drako Smaŭgo kaj repreni la trezoron, kiun li ŝtelis de la gnomoj. Dum la vojaĝo, en la profunda interno de monto, Bilbo malkovris ringon...
  • La Mastro de l' Ringoj (1954-55) - Frodo, adoptita filo de Bilbo, heredis la ringon. Per la ringo Frodo povas regi la mondon, sed por savi la mondon, li devas detrui ĝin. Granda lukto inter bono kaj malbono, kiu finis la Trian Epokon de Mez-Tero.
  • Silmariliono (1973) - la antikvaj rakontoj pri la Unua Epoko de Mez-Tero, kiam la Elfoj floris. Tolkien verkis ĝin 1971-73, sed neniam tute finis ĝin. Ĝin redaktis kaj eldonis post lia morto la filo Christopher.

Ĉar la mono por tajpisto mankis al Tolkien, li devis retajpi siajn librojn antaŭ eldono.

Stilo

La stilo de Tolkien ne estas eleganta kaj subtila, sed simpla kaj ĉarma kaj tamen ne-moderna. Li preferas la anglajn vortojn malnovajn (anglosaksidajn) kaj mallongajn, ne la novajn ("eksterlandajn", latinidajn) kaj longajn. Tio donas al liaj skriboj la econ de antikva fabelo.

Tolkien, Lewis kaj kristanismo

C. S. Lewis, alia profesoro de literaturo ĉe Oksfordo, kiu ankaŭ inventis kaj skribis pri fantasta mondo (Narnio) estis amiko de Tolkien. Kvankam Lewis tute admiris Tolkien kaj ties verkojn, Tolkien ne admiris la librojn de Lewis pri Narnio. Laŭ Tolkien, la libroj pri Narnio ja estas bonaj, sed ne en la sama klaso kiel la de Mez-Tero. Kaj Lewis kaj Tolkien estis seriozaj kristanoj, kaj ilia kristana mondbildo profunde influis iliajn kreojn—ambaŭ rakontis pri lukto inter la bono kontraŭ la malbono, kie la malbono estis pli forta (precipe per magio), sed la bono, post longa tempo, finfine venkas pro morala kuraĝo. Pri La Mastro de l' Ringoj, Tolkien diris, ke ĝi "fundamente estas religia kaj katolika". Kvankam la estimo de magio en la libro kaj la konduto de Frodo ja estas kristana, aliflanke neniu preĝas kaj neniu mencias Dion. Inter homoj, kontakto kun la supernatura estas limigitaj plejparte al sorĉistoj. Kaj la leganto ne scias ĉu Gandalf estas sorĉisto, anĝelo aŭ kiu.

Kritikoj pri la verko de Tolkien

Iuj recenzistoj atentigis pri la malegalecaj kaj rasismaj implicoj en la mondo priskribita de Tolkien. La Elfoj, kiaj ajn murdistoj ili estas, ĉiam pravas (kaj belas), ĉar ilia flanko estas la bono; kun orkoj tute ne eblas trakti, ĉar ilia flanko estas malbono (kaj ili terure malbelas) - kvankam estas certaj aludoj, ke ili havas certan socian organizon, sufiĉe altajn teknologiojn, medicinon ktp.

Certe, eblas tute diversaj ideologiaj interpretoj de la enhavo de la verko, sed minimume tiu baza aksiomo pri ekzisto de apriore bonaj kaj malbonaj rasoj kultivas en la medio de adorantoj de la verko rasismajn ideojn.

Notindas, ke la verkoj de Tolkien estas aparte popularaj en italaj novdekstraj medioj.

Mito kaj metaforo

Laŭ Tolkien, mito subkonscie komunikas verojn profundajn sub la supraĵo de la rakontoj pri la faroj de dioj kaj herooj. Al Tolkien, mito estas multe pli profunde vera ol historio; "mito" estas vorto de laŭdo, ne vorto de moko. Li diris, ke la evangelio, la rakonto pri Jesuo Kristo kiel Dio mortigita, estas mito. Sed ne nur mito, sed ja la vera mito, mito enkarnigita kiel historia realo, la mito kiu klarigas la tutan mondon. Per tiu argumento, Tolkien helpis konverti sian ateistan amikon, CS Lewis, al kristanismo.

Spite de tio, Tolkien diris ke liaj romanoj estas tute por amuzo kaj estas sen iu ajn profunda signifo. Ekzemple, la Ringo ne estas metaforo por la atombombo, la milito kontraŭ Saŭrono ne estas subtekste pri la milito kontraŭ Hitlero, ktp. Tamen, Tolkien agnoskis, ke The Shire ("La Provinco" en la esperantigo de William Auld) estu spegulo de lia infanaĝa Anglio, kaj ke kerne, la verko temas pri Morto.

Tolkien kaj Esperanto

Tio tuŝis min, kiel la komenco de la 1914-a milito, kiam mi malkovris, ke la «legendoj» dependas de la lingvo al kiu ili apartenas; sed vivanta lingvo same dependas de siaj legendoj, kiujn ĝi komunikas tradicie. […] Volapuko, Esperanto, Ido, Novialo, ktp. ktp. estas ĉiuj mortaj, multe pli ol la praaj, ne plu uzataj lingvoj, ĉar la kreintoj neniam elpensis esperantajn legendojn…[1]

—el letero de J. R. R. Tolkien al iu Mr. Thompson, 1956

Esperantaj tradukoj

Tekstoj rete troveblaj

Esperantlingvaj:

Referencoj

  1. angle Tolkien considered languages inseparable from the mythology associated with them, and he consequently took a dim view of auxiliary languages: In 1930 a congress of Esperantists were told as much by him, in his lecture A Secret Vice, "Your language construction will breed a mythology", but by 1956 he concluded that "Volapük, Esperanto, Ido, Novial, &c, &c, are dead, far deader than ancient unused languages, because their authors never invented any Esperanto legends" [56].
  2. http://www.tolkienbooks.net/php/esperanto.php
  3. http://www.worldcat.org/title/mastro-de-lringoj/oclc/718069645

Eksteraj ligiloj

Trovu « John Ronald Reuel Tolkien » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.