John Schwarz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Schwartz

John Schwartz (North Adams, Massachusetts, Usono, 22-an de novembro 1941 estas usona fizikisto.

Li atingis sian unuan universitatan titolon en la Universitato Harvard en 1962, kaj lian doktoran (PhD) en la Universitato de Kalifornio, Berkeley en 1966. Li laboris en la Universitato Princeton ekde 1966 ĝis 1972. Poste li iris al la Kalifornia Instituto de Teknologio, kie li profesoriĝis plene en 1985. En la jaro 1989 li estis nomumata "Harold BRAWN"-profesoro pri teoria fiziko. Li estis vizitanta profesoro de pluraj usonaj institucioj, kaj ankaŭ de la Normala Supera Lernejo de Parizo kaj de la Queen Mary College de Londono.