John Skelton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

John SKELTON (ĉ. 146021-a de junio 1529) estis angla poeto kaj dramisto.

Li naskiĝis en la nordo de Anglio, eble aŭ en Armathwaite, Cumberland aŭ en Jorkŝiro. Verŝajne li studis ĉe la universitatoj kaj de Oksfordo kaj de Kembriĝo, kie ŝajnas ke li akiris magistran diplomon en 1484. Li havis grandan reputacion kiel klerulo: en 1490 William Caxton, en la antaŭparolo al sia eldono de la Eneido, priskribis John Skelton kiel laureaton de Oksfordo - t.e. li havis diplomon en retoriko - kaj diris ke Skelton jam tradukis verkojn de Cicerono kaj de Diodoro Sicila. En 1493 Skelton ricevis pluan tian diplomon de la universitato de Kembriĝo.

Patroninon li rapide trovis - ŝi estis la Grafino de Richmond, patrino de la angla reĝo Henriko la 7-a. Por ŝi li tradukis francan poemon de Guillaume de Deguilleyule, La Pilgrimado de la Homa Vivo. Aliaj poemoj inkludis elegiojn pri la Reĝo Eduardo la 4-a kaj Henriko Percy, Grafo de Northumberland.

Skelton ofte sin priskribis kiel "reĝa oratoro" kaj "laŭreata poeto", kaj eble la reĝo Henriko la 8-a nomis lin laŭreato. Li iĝis paroĥestro de Diss en Norfolk, kie lia vivmaniero okazigis grandan skandalon: sekrete li edziĝis al virino loĝanta en lia domo, kaj, laŭ kelkaj raportoj, instalis ŝin en la preĝeja galerio. La episkopo formale riproĉis lin.

Li verkis longajn vers-satirojn, per kiu li kritikis Kardinalon Wolsey, kiu kelkfoje malliberigis lin. Tamen la abato de la Abatejo Westminster protektis lin kontraŭ la kolero de Wolsey. Tamen poste Skelton verkis poemon pro sugesto de Wolsey - ŝajnas, ke la di viroj amikiĝis. Li traktis ne nur korteganajn aferojn: unu poemo - The Tunning of Elinor Rumming energie priskribas ebrian virinon. Alia esta lamento pri la morto de papago.

Lia tombo troviĝis en la preĝejo de Sankta Margareta, Westminster, tuj proksima al la Abatejo Westminster. Multaj liaj poemoj perdiĝis, kiel ankaŭ du dramoj. Tamen ankoraŭ ekzistas la teksto de unu dramo, Grandiozeco, grava ekzemplo de la "moralaj dramoj" de la epoko, en kiuj la personoj estas alegoriaj.

Siatempe Skelton estis ĝenerale laŭdata, inkl. de Erasmo. Lia lingvo ĉiam plenas da viglo kaj energio, kaj rimo impete sekvas rimon. La poemoj ofte havas tre malregulan vers-strukturon, kaj pro tio postaj generacioj ofte kritikis lin. Tamen li ludis gravan rolon en la evoluo de angla poezio kaj angla satiro. Edmund Spenser estis influata de liaj poemoj.

Vaughan Williams verkis muzikajn komponaĵojn (Kvin Tudoraj Portretoj) inspiritajn de kvar el liaj poemoj.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • The Bowge of Court (1498)
  • Speak Parrot
  • Colin Clout
  • Philip Sparrow (ĉ. 1505)
  • A Ballad of the Scottish King (1513)
  • Magnyficence (1516)
  • The Tunning of Elinor Rumming (1517)
  • How the Doughty Duke of Albany (1523)
  • The Garland of Laurel (1523)