John Taverner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Taverner devus ne konfuziĝi kun la 20-a21-a-jarcenta britia komponisto John Tavener.
John Taverner
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1490 (1490-01-01)
en Lincolnshire
Morto 18-an de oktobro 1545 (1545-10-18) (55-jaraĝa)
en Boston
Tombo St Botolph's Church, Boston
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando Anglio
Okupo
Okupo komponisto
vdr

John TAVERNER (naskiĝis ĉirkaŭ 1490, mortis je la 18-a de oktobro, 1545) estas konsiderata kiel la plej grava angla komponisto de sia tempo. Li estis ankaŭ orgenisto.

TAVERNER naskiĝis en suda Lincolnshire. Li dungiĝis en kirko en Tattershall en la fruaj 1520-aj jaroj. En 1526 TAVERNER estiĝis la unua ĥormajstro ĉe la Kolegio de la Kardinalo, Oxford (nun Krista Kirko, Oxford). Li foriris tie en 1530 post kiam li estis mallonge malliberigata pro herezo en 1528 post envolviĝo en Lutera skandalo. Li estis sekve laika skribisto ĉe la paroĥa kirko de Sankta Botolfo en Boston.

Ofte diratas, ke TAVERNER poste forlasis muzikon kaj laboris kiel agento de Thomas Cromwell asistanta en la Dissolvo de la Monaĥejoj, tamen la vereco de ĉi tio estas nun dubata.

Plej de la muziko de TAVERNER estas voĉa, kaj inkluzivas mesojn, Magnifikatojn kaj motetojn. La plejmulto de lia kreaĵo supozeble datiĝas el la 1520-aj jaroj. Lia plej bone konata meso baziĝas sur populara kanto, " The Western Wynde" (John Sheppard kaj Christopher TYE poste ankaŭ verkis mesojn bazatajn sur ĉi tiu sama kanto). Parto de la Benedictus de lia maso Gloria tibi Trinitas uziĝis kiel la pratipo por instrumentaj verkoj de multaj aliaj komponistoj kun la nomo In nomine (latine: en la nomo (de)).

La vivo de TAVERNER estis la temo de Taverner, opero de Peter Maxwell Davies.