John Updike

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Updike
Persona informo
John Updike
Naskiĝo 18-an de marto 1932 (1932-03-18)
en Reading
Morto 27-an de januaro 2009 (2009-01-27) (76-jaraĝa)
en Danvers
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma kancero vd
Tombo Robeson Lutheran Church Cemetery vd
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Harvard • Ruskin School of Drawing and Fine Art • Governor Mifflin Senior High School • Harvard College vd
Subskribo John Updike
Familio
Patro Wesley Russell Updike vd
Patrino Linda Grace Hoyer vd
Edz(in)o Mary Entwistle Pennington • Martha Ruggles Bernhard vd
Infanoj Elizabeth Updike Cobblah • David Updike vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • romanisto • eseisto • dramaturgoartokritikistoaŭtoro • literaturkritikisto • sciencfikcia verkisto • verkisto de porinfana literaturo • ĵurnalisto vd
Aktiva dum 1959– vd
Verkado
Verkoj The Witches of Eastwick vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
John Updike

John UPDIKE (naskiĝis la 18-an de marto 1932 en Shillington, Pensilvanio, mortis la 27-an de januaro 2009) estis usona verkisto.

Por realigi sian grandan revon, fariĝi aŭtoro de komiksoj, li studis literaturon en la Universitato Harvard kaj arton en la Oksforda Ruskin School of Drawing and Fine Arts. Post la studado li tamen fariĝis redaktoro de la ĵurnalo The New Yorker, ĝis kiam en la jaro 1957 li decidis fariĝi sendependa verkisto.

La verkaro de John Updike konsistas ĉefe el realismaj, ofte satiraj kaj socikritikaj romanoj kaj rakontoj, sed ankaŭ el eseoj, dramoj kaj poemoj. Dufoje li gajnis la Premion Pulitzer: en la jaro 1982 kaj 1991.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • The Carpentered Hen and other Tame Creatures (poemoj, 1958)
  • The Poorhouse Fair (romano, 1960)
  • Romanciklo Rabbit:
    • Rabbit Run (1960)
    • Rabbit Redux (1971)
    • Rabbit is Rich (1981)
    • Rabbit at Rest (1990)
  • Couples (romano, 1968)
  • A Month of Sundays (romano, 1975)
  • The Witches of Eastwick (romano, 1984 – ankaŭ filmigita)
  • Roger’s Version (romano, 1986)
  • Brazil (romano, 1994)