John Lundgren
John Valentin LUNDGREN (ps. Rigardanto; naskita la 22-an de aŭgusto 1870 en Uppland; mortis 70-jaraĝa[1] en 1940 aŭ 1941) estis sveda esperantisto kaj fervoja supera oficisto. Li kunreorganizis la Esperanto-movadon en Svedio en 1908. De 1913 ĝis 1918 li redaktis kaj eldonis la gazeton Sveda Esperantisto.[1] Li estis prezidanto kaj honora membro de Sveda Esperanto-Federacio kaj de 1913[1] membro de la Lingva Komitato. Liaj tradukaĵoj kaj artikoloj aperis en La Revuo, Tra la Mondo kaj aliaj gazetoj.