John Warhola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Warhola
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1925 (1925-05-31)
en Picburgo
Morto 24-an de decembro 2010 (2010-12-24) (85-jaraĝa)
en Picburgo
Mortokialo pneŭmonito
Tombo St. John the Baptist Byzantine Catholic Cemetery
Ŝtataneco Usono
Alma mater Instituto de Teknologio Carnegie
Familio
Patro Andrej Warhola
Patrino Julia Warhola
Frat(in)oj Paul Warhola • Andy Warhol
Parencoj James Warhola
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr

Ján Varhola (la 31-an de majo, 1925 – la 24-an de decembro, 2010), usonigita kiel John Warhola, ludis gravan rolon en la subtenado de la heredo de sia pli juna frato, nome la artisto pri pop-arto Andy Warhol, iĝis respondeca fare de sia patro pri la instruado de Andy kaj iĝis patrono de la Fondaĵo Andy Warhol Foundation for the Visual Arts post la morto de sia frato okazinta en 1987. Warhola superkontrolis la establadon de la The Andy Warhol Museum en Picburgo kaj de la Múzeum Andyho Warhola Medzilaborce en Medzilaborce, Slovakio.

Warhola naskiĝis en la 31a de majo, 1925, en Picburgo, la dua el tri filoj de Andrey kaj Julia Warhola.[1] Ĵus antaŭ sia morto en 1942, lia patro petis al Warhola iĝi respondeca pri la edukado de Andy.[2][1] La filo de Warhola memoris ke lia avo estis dirinta ke "Via rolo estas zorgi pri Andy kaj sekurigi ke li iru al lernejo, ĉar li estos sukcesa iam".[1] Warhola ĉeestis volontan lernejon li mem kaj uzis la rimedon ŝpari la monon kiun lia patro kunigis por pagi la du unuajn jarojn de Andy ĉe la Carnegie Institute of Technology, kaj uzis la monon kiun li enspezis ĉe serio de laboroj por pagi la du finajn jarojn de Andy en tiu lernejo.[1]

Post kiam Andy Warhol finstudis kaj translokiĝis al Novjorko, Warhola restis en kontakto kun sia frato regule, telefonante al li ĉiusemajne ĝis lia morto. Kiel parto de la testamento de Andy Warhol, Warhola estis nomumita unu el la patronoj de organizaĵo kiu subtenus artojn. Kiel vicprezidento de la fondaĵo dum du jardekoj, Warhola helpis la kreadon de muzeoj dediĉitaj al la verkaro de Warhol en ties indiĝena Picburgo kaj en la areo de Slovakio kie liaj gepatroj kreskis. Establita en 1991, la Andy Warhol Museum of Modern Art ricevis ĉirkaŭ du dekduojn da verkoj de Warhol, same kiel aliaj artaĵoj kreitaj de la plej aĝa frato Warhola, nome Paul.[2] Warhola estis aktiva partoprenanto ĉe la The Andy Warhol Museum situanta en la picburga nordareo North Side, ofte parolante kun infanoj kiuj vizitis la muzeon pri la verkaro de sia frato.[3]

Loĝanto en Freedom, Pensilvanio, Warhola mortis en la Allegheny General Hospital en Picburgo en aĝo de 85 pro pneŭmonito en la 24a de decembro, 2010.[2][3] Postvivis lin tri gefiloj kaj du nepoj, same kiel lia pli aĝa frato Paul.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Roddy, Dennis B. "Obituary: John Warhola / Brother who was told, 'Your role is to take care of Andy'", Pittsburgh Post-Gazette, 25a de decembro, 2010. Alirita la 29an de decembro, 2010.
  2. 2,0 2,1 2,2 Grimes, William. "John Warhola, Brother of Andy Warhol, Dies at 85", The New York Times, 28a de decembro, 2010. Alirita la 29a de decembro, 2010.
  3. 3,0 3,1 3,2 Vidonic, Bill. "John Warhola, brother of Andy Warhol, dies at 85"[rompita ligilo], Pittsburgh Tribune-Review, 25a de decembro, 2010. Alirita la 29a de decembro, 2010.