John C. Wells

El Vikipedio
(Alidirektita el John Wells)
Saltu al: navigado, serĉo
John C. Wells dum UK 2008
John C. Wells en la UK 1991

John Christopher WELLS [ĝon KRIS-to-fe ŭelz] (naskiĝis la 11-an de marto 1939 en Bootle, vilaĝo en Lancashire) estas brita esperantisto, vortaristo kaj emerita profesoro pri fonetiko ĉe la Universitato de Londono. Prezidanto de la Akademio de Esperanto.

Enhavo

[redakti] Persona vivo

Wells estas filo de sudafrikdevena patro kaj angla patrino. Li studis lingvojn kaj aŭtodidakte usonstilan stenografion. Li lernis i.a. la kimran. En 2006 li emeritiĝis.

[redakti] Esperanto

Wells lernis Esperanton 16-jaraĝe, en 1956. Li estis estrarano de UEA de 1971 ĝis 1974 kaj prezidanto de UEA de 1989 ĝis 1995, aktuale li estas membro de Honora Patrona Komitato. Wells estis sekretario de Internacia Fonetika Asocio kaj redaktoro de ties revuo. Gvidis Esperanto-Asocion de Britio, la Londonan Esperanto-klubon kaj Ligon de Samseksamaj Geesperantistoj. Wells instruis Esperanton ĉe la Ŝtata Universitato de San-Francisko kaj partoprenis en la kurso de Esperanto Pasporto al la tuta mondo.

Ekde septembro 2007 li estas prezidanto de la Akademio de Esperanto.

[redakti] Verkoj (elektitaj)

  • Vortaro English Esperanto English Dictionary, Mondial, 2010.
  • Vortaro Teach Yourself Esperanto Dictionary ("Mem-lerna Esperanto-vortaro"), 1968,
  • The E. U. P. concise Esperanto and English dictionary. Londono 1969 (lasta represo: 18a en 1999)
  • Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 1978
  • Accents of English ("Akĉentoj de la angla")
  • Jen nia mondo
  • Geiriadur Esperanto / kimra vortaro, Londono, 1985

[redakti] Vidu ankaŭ

Faces-nevit.svg Trovu « John C. Wells » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj