John Wilkes Booth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Wilkes Booth
John Wilkes Booth
John Wilkes Booth
Naskiĝo 10-a de majo 1838
Bel Air, Maryland, Usono
Morto 26-a de aprilo 1865
Port Royal, Virginia, Usono
Kaŭzo Atenco kontraŭ Abraham Lincoln
Stato morta
Profesio aktoro
Parencoj Junius Brutus Booth
Mary Ann Holmes
vdr

John Wilkes BOOTH (10-a de majo 183826-a de aprilo 1865) estis usona aktoro fifama pro la murdo de Abraham Lincoln en 1865. Li estis aktoro kaj havis sukceson en ŝekspiraj dramoj. Dum la Usona Enlanda Milito li batalis partizane por la sudianoj (konfederacio).

Je la 14-a de aprilo 1865 li eniris la teatran loĝion de prezidento Abraham Lincoln en la Ford-teatro en Vaŝingtono (dum prezentado de la komedio Our American Cousin, "Nia Usona Kuzo") kaj mortpafis la prezidenton. Poste li sukcesis eskapi, kriante la ŝtatan moton de Virginio "sic semper tyrannis" ("tiel ĉiam al tiranoj"). Li eĉ atingis la teritorion de Marilando kaj poste de Virginio, kie li post dek du tagoj estis trovita kaj mortpafita.

Pro kelkaj neklarigitaj cirkonstancoj (la facila eskapo, la rifuzo de gardisto, kiun la prezidento estis petinta) estas suspektoj, ke Booth ne agis individue, sed havis potencajn komplicojn, al kiuj ne plaĉis la repaciĝema sinteno de Lincoln post la venko.

Rilataj temoj


Ŝablono:LigoLeginda