John Wilmot (2-a grafo de Rochester)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
John Wilmot (2-a grafo de Rochester): portreto en la Nacia Portretgalerio (Britio)

John WILMOT (2-a grafo de Rochester) (n. la 1-a de aprilo 1647, m. la 26-an de julio 1680) estis angla poeto kaj libertino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis ĉe Ditchley, domego proksime al Charlbury, Oxfordshire. Liaj gepatroj estis Henry Wilmot (1-a grafo de Rochester) kaj ties dua edzino Anne Lee. Kiam li havis dekdu jarojn li eniris Wadham College, Universitato de Oksfordo, kaj post du jaroj li diplomiĝis. (Tiuepoke, oftis ke studentoj tiom junis.) Post vojaĝoj en Francio kaj Italio, li revenis al Londono kaj ĉeestis la kortegon de Karlo la 2-a. En 1665 li iĝis heroo pro sia agoj dum marbatalo kontraŭ la nederlandanoj.

En 1667 li edziĝis al Elizabeth Malet, sprita heredontino kiun en 1665 li malsukcese klopodis forkapti: pro tio Karlo la 2-a portempe malliberigis lin en la Turo de Londono. Post la edziĝo, li pasis parton de ĉiu jaro trankvile en la kamparo, kaj la reston ĉe la reĝa kortego kie li kaj aliaj gravuloj ĝuis reputacion pro ebrio, spriteco, amaferoj kaj "ekstravaganca kapriolado". Lia poezio sugestas ke eble li estis ambaŭseksema. La dramisto George Etherege amike satiris lin en The Man of Mode, kie li estis la originalo de poem-laŭtparolanta diboĉulo. Li havis amaferon kun Elizabeth Barry, kiu naskis filinon kaj kiu iĝis eble la plej grava angla aktorino de la malfrua 17-a jarcento (laŭdire post trejnado fare de John Wilmot mem).

En 1674 li mallonge ekziliĝis de la kortego pro satiro kiu kritikis la reĝon pro ties ĝuado de amaferoj anstataŭ prizorgi la aferojn de la regno. En 1676 li denove perdis la favoron de la reĝo post kverelego kun la noktogardistoj de Londono dum kiu kunulo mortis. Mallonge li kaŝis sin kiel "Kuracisto Bendo", pretendante la povon trakti malfekundecon kaj ginekologajn malsanojn.

Li mortis verŝajne pro kombino de alkoholismo kaj venereaj malsanoj. Dum liaj lastaj semajnoj lia patrino venigis al li gravajn religiulojn, aparte Gilbert Burnet (posta episkopo de Salisbury). kaj post lia morto eldoniĝis mortlita malkonfeso de ateismo, kiu ofte enhaviĝis en religiaj pamfletoj kaj verkoj de la sekvaj du jarcentoj. Laŭ la biografio verkita de Samuel Johnson, li mortis "sentreme, sensone."

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Liaj poemoj plejparte eldoniĝis postume, aperinte nur manuskripte dum lia vivo. Verŝajnas ke multaj poemoj perdiĝis. Tamen li famis kiel poeto, kaj estis laŭdata, ekzemple, de sia samtempulino Aphra Behn.

La poemoj havis grandan gamon. Estas ĉarmaj amversoj, satiroj, akraj epigramoj kaj preskaŭ-filozofa poemo pri la koncepto de nenio. Pluraj poemoj enhavas obscenaĵojn kaj nur dum la 20-a jarcento facile haveblis. Malgraŭ tio John Wilmot ĉiam ĝuis grandan reputacion kiel poeto.

Li verkis ankaŭ prologojn kaj epilogojn de dramoj, kaj li mem kontribuis al pluraj dramoj. Estis atribuata al li la dramo Sodom kies postuma eldono estigis proceson pro obsceneco: oni klopodis detrui ĉiujn ekzemplerojn, sed pluraj ankoraŭ restas kaj unu vendiĝis aŭkcie en 2004 kontraŭ 45,600 britaj pundoj.