John Wyclif

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Wyclif en sia ateliero

John WYCLIF (aŭ Wycliffe, Wycliff, Wickliffe, Wiclef) [wik'lif] (inter 1320 kaj 1330 - 31-a de decembro 1384) estis angla profesoro kaj favorito de la kortego. Li iniciatis tradukon de la latina Biblio, la Vulgato, en la anglan, la Biblio de Wyclif (1395). Lia doktrino estis pra-protestanta: li dubis pri la transsubstancigo de la pano kaj vino de komunio kaj pri la aŭtoritato de la papo.

Wyclif estis profesoro de teologio kaj filozofio ĉe la universitato Oxford. Ekde 1377 li skribis en la latina (ekz., la Trilogus) kaj en la angla lingvo kontraŭ la doktrino de la Katolika Eklezio, precipe kontraŭ transsubstancigo. Wyclif instruis, ke la Biblio, ne la eklezio, estas la plej supera aŭtoritato kaj la graco de Dio estas havebla ekster la eklezio.

Wyclif estis kondamnita kiel herezulo en 1380. Kvankam liaj "malriĉaj pastroj" estis persekutitaj, Wyclif mem ne estis. Lia disĉiplo estis John Ball, kiu partoprenis en la kamparanaj ribeloj, kiuj ekis ĉirkaŭ 1356 kaj daŭris ĝis 1831.

Kromnomo de Wyclif estas "la matenstelo de la Reformacio". Kvankam Wyclif ne konvertis sian landon al protestantismo, li influis je Jan Hus, kiu siavice influis Luteron.

Vidu ankaŭ