John Zorn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Zorn

John Zorn (naskiĝis la 2-an de septembro 1953 en Novjorko) estas usona komponisto kaj bandestro. Li ludas saksofonon kaj klarneton. John Zorn laboras krome kiel muzikproduktisto, estas posedanto de la diskeldonejo Tzadik kaj kunlaboris kun multaj eksperimentemaj muzikistoj, aparte el la kampoj de Nova Muziko kaj de ĵazo.

Vivo kaj kariero

Zorn ludis infanaĝe pianon, gitaron kaj fluton. Dum sia studo ĉe Universitato Webster li ellernis, influite de Anthony Braxton kaj lia tiea instruisto Oliver Lake, la saksofonan ludon. Kromence pli interesita pri Nova Muziko, li turniĝis en la 1970-aj jaroj al ĵazo. Li ĉesis la formalan edukadon kaj reiris pretervoje trans la okcidenta marbordo de Usono al Novjorko, por koncentriĝi en la ĵazmondeto de suda Manhatano pri muzikaj projektoj. Dum ĉi tiu tempo li perlaboris inter alie laborante en sondiskovendejo.

Al liaj fruaj influanto apartenas, krom Braxton, Eugene Chadbourne kaj Ornette Coleman, ankaŭ Karlheinz Stockhausen. La muzikon de Zorn Musik karakterizas la prilaborado de multaj muzikaj stiloj el diversaj fontoj, ekzemple filmmuziko al desegnaj trukfilmoj, libera ĵazo aŭ jida popolmuziko. Zorn kombinas je tio ofte mallongajn muzikajn sekvencojn kolaĝomaniere, parte en rapidega sinsekvo. En 1975 li fondis sian Theatre of Musical Optics kaj komencis unue kunlaboron kun Chadbourne, Tom Cora, Wayne Horvitz, Polly Bradfield kaj LaDonna Smith. Tutmondan renomon li akiris en la 1980-aj jaroj. Dum la sekva jardeko li laboris kaj en Novjorko kaj en Tokio, kie li verkis kaj prezentis multajn komponaĵojn. En 1998 li produktis la albumon 1930 de la japana bruoartisto Masami Akita.

Zorn klare konfesas sin pri sia juda deveno kaj priverkas en kelkaj el siaj projektoj tradiciajn judajn elementojn. Li fondis la diskeldonejon Tzadik. Je tio li deklaris novan „Radikalan Judan Kulturon“ kaj publikigis manifeston pri la radikala judismo en sia muziko, en kiu li i. a. deklaris:

La judo ĉiam estis fonto de duobla pridubiĝo: pridubiĝo de la memo kaj de la ‚aliulo’. Ĉar al li neniam estas lasata la ebleco, ĉesi estis juda, li estas devigita vortigi la demandon de sia identeco. Pro tio li estas alfrontita ekde la komenco kun la rezonado de la ‚aliulo’, kaj ofte de tio dependas lia vivo. […] Al mi klariĝis, ke judo estas iu, kiu naive kredas, ke li, se li sindoneme kontribuas al sia gastiganta kulturo, estos akceptata. Sed ni estas la marĝenuloj de la mondo. Tio ĉi estas tio, kio allogis min al la tribo – la kulturo de la marĝeneco. John Zorn[1]

Muzika verkaro

Elstarigendaj estas la bandoj direktitaj de Zorn Naked City (kun Bill Frisell, Wayne Horvitz, Fred Frith, Joey Baron kaj Yamatsuka Eye), Painkiller (kun Bill Laswell kaj Mick Harris) same kiel Masada (kun Dave Douglas, Greg Cohen kaj Joey Baron), ensemblo, kiu kunfandas avangardan ĵazon kaj klezmero-elementojn. Ege rimarkindaj estas liaj „ludokartoj“ („game pieces“), kiuj ne baziĝas sur notita partituro, sed estas ludataj laŭ reguloj destinitaj de li. Elstara ekzemplo estas Cobra, komponaĵo, je kiu ensemblo variebla laŭ instrumentado kaj nombro de muzikistoj ricevas instrukciojn per kartoj montrataj de la direktisto, kiun la muzikistoj spontane interpretas kaj realigas.

Zorn komponis multajn filmmuzikojn, verkis por orkestroj kaj etaj ensembloj kiel ekz. das Kronos Quartet kaj omaĝis al multaj muzikistoj kiel Ornette Coleman, Hank Mobley, Lee Morgan, Sonny Clark, Ennio Morricone aŭ Burt Bacharach. Multajn el siaj verkoj li produktis kaj publikigis per siaj diskeldonejoj Tzadik kaj Avant.

La aktuala eldono de „Jazzbuch“ (2006) de Joachim-Ernst Berendt kaj Günther Huesmann nomas Ĝonon Zorn la plej elstara kaj plej influhava ĵazmuzikisto de la nuntempo. Ĉi tiu taksado tamen estas tre pridisputata, ne-laste ĉar Zorn rigide rifuzas por si la nomon ĵazmuzikisto, kaj ĉar la muziko de Zorn ne unuarange devenas el la nigrusona muziktradicio: tiu ĉi estas nur unu el la multaj influoj.

Diskoj

John Zorn (tute dekstre) kun sia bando Masada: Joey Baron (dr), Greg Cohen (b), Dave Douglas (tr); Romo la 24-an de julio 2005
  • 1983: Locus Solus Tzadik kun Wayne Horvitz, Arto Lindsay
  • 1985: The Big Gundown Tzadik kun la Kronos Quartet, Tim Berne, Bill Frisell, John Patton, Toots Thielemans, Vernon Reid, Shelley Hirsch
  • 1987: Spillane (Nonesuch) kun Bill Frisell, Albert Collins, Ronald Shannon Jackson, Melvin Gibbs kaj la Kronos Quartet
  • 1988: Spy Vs. Spy (Elektra/Musician) kun Tim Berne, Mark Dresser, Joey Baron
  • 1992: Kristallnacht Tzadik kun Mark Feldman, Marc Ribot, Anthony Coleman, Mark Dresser
  • 1992: Live at the Knitting Factory (Knitting Factory Works) kun Doug Wieselman, Myra Melford, Marc Ribot
  • 1994: Masada: Alef (DIW) kun Dave Douglas, Greg Cohen, Joey Baron
  • 1996: Bar Kokhba Tzadik kun D. Douglas, Chris Speed, John Medeski, Anthony Colman, Mark Feldman, Greg Cohen, Mark Dresser
  • 1997: Live in Jerusalem (Tzadik) kun Dave Douglas, Greg Cohen, Joey Baron
  • 1998: Downtown Lullaby (Depth of Field) kun Elliott Sharp, Wayne Horvitz, Bobby Previte
  • 2004: Susie Ibarra - Wadada Leo Smith - John Zorn: 50th Birthday Celebration Volume Eight
  • 2004: John Zorn Solo: 50th Birthday Celebration Volume Nine: The Classic Guide to Strategy Volume Three
  • 2008: John Zorn Filmworks XIX - The Rain Horse

Lumdiskegoj

  1. Claudia Heuermann: A Bookshelf on Top of the Sky: 12 Stories about John Zorn (Doku)
  2. Antonio Ferrera: Masada Live at Tonic 1999
  3. Claudia Heuermann: Sabbath in Paradise

Literaturo

  • Garhard Kaucic/Timothy Liegeti: Guy Debord John Zorn Friederike Mayröcker Philippe Sollers: tel quel jardins des plantes et D mots/scribble and voice. – En: Die Grüne F Abyss. Internationale polylinguale Zeitschrift für Grüne Kultur/Politik. n-ro16b/1996, p. 117ss.
  • Jazzthetik, julion/aŭguston de 1988: Intervjuo kun Arne Schumacher
  • Neue Zeitschrift Für Musik, februaron de 1991: Der Architekt der Spiele Intervjuo kun Art Lange; Früchte des (John) Zorn – improvisierte Musik im Zeitalter der Simulation
  • Jazz Podium, majon de 1995: Artikolo de Mathias Bäumel
  • Neue Zeitschrift Für Musik, majon/junion de 1998: „Radical New Jewish Culture“ – Artikolo de Peter Niklas Wilson

Konsultlibraj notoj

Referencoj

  1. Vidu http://www.hpk-info.de/musik/jued_musik/2002_01_25-01.htm


Eksteraj ligiloj