John de la Pole (1-a grafo de Lincoln)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

John DE LA POLE (1-a grafo de Lincoln) (n. 1462/1464, m. la 16-an de junio 1487) proklamiĝis kiel heredonto de Rikardo la 3-a (Anglio) en 1495.

Li estis la lej aĝa filo de John de la Pole (2-a duko de Suffolk). Post la morto de sia edzino Anne Neville, Rikardo la 3-a proklamis lin sia heredonto, anstataŭ Eduardo Plantaĝeneto (17-a grafo de Warwick) kiun Anne favoris. Rikardon donis al li enspezon de 500 pundojn jare kaj nomumis lin reĝa leŭtenanto (tio estas, guberniestro) de Irlando kaj prezidento de la reĝa konsilio de norda Anglio.

Post kiam Henriko la 7-a venkis Rikardon, John de la Pole omaĝis, kaj ŝajne amikiĝis, al Henriko. Tamen li deziris pli da potenco kaj milite subtenis la pretendon de Lambert Simnel al la trono. Li mortis dum la decida batalo, kiam Henriko decide venkis la ribelantojn proksime al Newark-on-Trent.

Ankaŭ du el liaj fratoj pretendis la anglan tronon: Edmundo de la Pole (3-a duko de Suffolk) kaj Richard de la Pole.