Johnny Appleseed

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johnny Appleseed
Persona informo
Naskiĝo 26-an de septembro 1774 (1774-09-26)
en Leominster
Morto 18-an de marto 1845 (1845-03-18) (70-jaraĝa)
en Fort Wayne
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Indianio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Patro Nathaniel Chapman
Patrino Elizabeth Simons
Okupo
Okupo misiisto • konstruigantobotanikisto • fruit grower
vdr

Johnny Appleseed ("Joĉjo Pomosemo") estis nomo donita al John Chapman (26-a de septembro de 1774 - 11-a de marto de 1845), usona pioniro kiu famiĝis pro sia plantado de multegaj pomujoj en la limregiono de setlado (nunaj ŝtatoj Ohio kaj Indianao), ekde 1797. Li estas la protagonisto de multaj fruusonaj legendoj, sed la historiaj informoj pri lia vivo estas tre malmultaj. Laŭ legendoj, li donacadis pomajn semojn aŭ arbidojn al ĉiuj, kiujn li renkontis dum la migrado; li vojaĝadis centojn da kilometroj por kultivi siajn pomarbarojn; kaj li servis kiel ŝamano al la indianoj de la regiono. Tiuj kaj multaj aliaj rakontoj pri lia donacemo kaj semado disvastiĝis dum la dua duono de la 19-a jarcento.

La historiaj faktoj estas pli modestaj. Chapman naskiĝis en Leominster, Masaĉuseco. Li ekmarŝis tra okcidentaj regionoj en 1797, kaj fine de la vivo li proprietis preskaŭ 500 hektarojn da pomarbaroj en disaj lokoj. Eĉ nuntempe, vojaĝante tra tiuj partoj de Usono kie li aktivis, oni povas vidi arbojn, kiuj kreskis el lia laboro.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.