Johnny Hodges

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johnny Hodges kun Al Sears (fone) en la novjorka ĵazklubejo Aquarium, proks. novembron de 1946.
Foto de William P. Gottlieb.

John Cornelius „Johnny“ Hodges (* 25-an de julio 1906 en Cambridge, Masaĉuseco; † 11-an de majo 1970 en Novjorko) estis unu el la plej gravaj aldosaksofonistoj de klasika ĵazo, ĉefe de l‘ svingo. Hodges membriĝis en 1928 en la orkestro de Duke Ellington kaj restis en ĝi krom mallonga interrompo en la 1950-aj jaroj ĝis sia morto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Ege influita estis Hodges de la sopransaksofonisto Sidney Bechet, kun kiu li kiel junulo en la 1920-aj jaroj estis muzikinta kelkan tempon. Aparte je la sonregistraĵoj Hodges kun sopransaksofono ekz. „Rent Party Blues“ la muzika parenceco inter la du muzikistoj estas ekkonebla.

Hodges ludis sur sia instrumento ege varman, plenan kaj elastan sonon. Kiel improvizanto li estis treege ideriĉa kaj eleganta melodiisto. Ofte oni komparis lian ludmanieron kun la voĉo de kantisto. Lia muziko atintgis per tio tre senteman, preskaŭ voluptan kvaliton. Kun lia stilo ligiĝas unuaflanke esprimplenaj baladoj kiel „Day Dream“ aŭ „Warm Valley“; aliaflanke Hodges forte radikis en la blustradicio.

Dum koncerto la 6-an de februaro 1965, Frankfurto-Hoechst

Charlie Parker, la plej grava aldosaksofonisto posteante Hodgeson, nomis tiun iam respekte „La Lily Pons de la saksofono“. (Lily Pons estis en la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj en Usono tre sukcesa opero-sopranistino.) Johnny Hodges estis unu el la plej gravaj kaj muzike plej stampaj soloistoj en la orkestro de Duke Ellington. Ellington verkis multajn pecojn aparte por la „voĉo“ de Johnny Hodges. Johnny Hodges havis la petolnomojn „Rabbit“ kaj „Jeep“, kiujn Ellington eternigis i. a. en la pecoj dediĉitaj al li „Rabbit’s Jump“ kaj „Jeep’s Blues“. Ankaŭ la komponaĵo „Hodge Podge“ rilatas sur lin.

Post kiam li dum sia tempo ĉe Ellington foje ankaŭ surdiskigis (ekz. liajn komponaĵojn „Jeep's Blues“, „The Jeep is Jumpin’“ aŭ „Hodge Podge“ (1938) samkiel „Things Ain't What They Used to Be“ 1941), je kio kunlaboris Ellington resp. ties muzikistoj, li forlasis en 1951 la orkestron de Ellington, por labori kun propraj ensembloj, i.a. kun Al Sears, kiu estis la soloisto je la titolo „Castle Rock“, per kiu Hodges marton 1951 sukcese lanĉis etan furoraĵon. En 1955 li revenis al Ellington kaj kunmuzikis ankaŭ je la mita koncerto de Ellington en Newport en 1956, je kiu li ludis du el liaj plej famaj pecoj, „I Got It Bad (and That Ain't Good)“ kaj „Jeep's Blues“. Aparta karakterizaĵo de Johnny Hodges estis, ke la saksofonisto ankaŭ dum sia plej sentemaj solooj neniel ŝanĝis sian mienon kaj per tio ofte aspektis plene indiferenta. Dum prezentado en la londona Royal Albert Hall Hodges laŭ anekdoto vetis kun kunmuzikisto, ke ludante sian soloon li povas nombri la fenestrojn en la halo. Hodges ludis sian soloon kaj flustris, laŭaspekte nekortuŝite de la postsekva aplaŭdo, al sia kunbandano la ĝustan nombron.

Hodges publikigis multnombron da sonregistraĵoj kun al aorkestro de Duke Ellington kaj propranome. Distingendaj estas la sonregistraĵoj kun orgenisto Wild Bill Davis kaj pianisto Earl Hines.

Al Sears, Junior Raglin, Shelton Hemphill, Junior Raglin, Django Reinhardt, Lawrence Brown, Harry Carney kaj Johnny Hodges (dekstre) en la novjorka ĵazklubejo Aquarium, proks. novembron de 1946.
Foto de William P. Gottlieb.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Literaturo[redakti | redakti fonton]