Johnny Weissmüller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Weissmuller en 1924

Johnny WEISSMÜLLER [Ĝoni Vejsmuler] (naskiĝis la 2-an de junio 1904 en Freidorf (tiam en Hungario, nun en Rumanio); mortis la 20-an de januaro 1984 en Acapulco, Meksiko) estis usona sportisto kaj aktoro.

Li gajnis kvin orajn medalojn en naĝado en la Someraj Olimpikoj de 1924 kaj 1928. Poste li rolis en filmo pri Tarzan, kiel ĉefrolulo.