Jojo-efiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jojo-efiko estas nedezirata – aparte rapida – plialtiĝo de la korpa pezo fine de dieto. Dum sinsekvaj dietoj la pezo povas moviĝi ree supren kaj malsupren kiel jojo. Ofte la fina pezo estas pli alta ol la komenca.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

La jojo-efiko estiĝas ĉefe tial, ĉar post la dieto la malpli peza korpo bezonas malpli da energio ol antaŭe - la baza metabolo malaltiĝas. Aldone dum la dieto malaltiĝas ne nur lipida histo, sed ofte ankaŭ muskola histo. Pro la fakto, ke muskola histo uzas daŭre (eĉ dum korpa ripozo) pli da energio ol lipeda histo, la malgrandiĝo de muskola histo malaltigas ankaŭ la bazan metabolon.[1]

Ankaŭ aparte granda manko de kalorioj ŝajnas influi la bazan metabolon. La korpo adaptiĝas al la malalta kalorinivelo kaj eniras ŝparmoduson por sekurigi la supervivon.[2]

Ĉiuj efikoj kune estas la bazo por la rapida pezokresko, kiam fine de la dieto oni transprenas denove la kutimajn nutrad- kaj vivmanierojn.

Evito[redakti | redakti fonton]

Eblas eviti la jojo-efikon kiam la dieto estas ne tiel drasta, ke la korpo enŝaltas la malsatmetabolon. Krome necesas atingi daŭran nutradŝanĝiĝon, por eviti la ĝistiaman tronutradon. Prefere fine de dieto oni altiĝu la kreskon de kalorioj malrapide kaj laŭ periodo de pluraj semajnoj, por konservi la atingitan pezon. Per sporto kaj ĉia korpa moviĝo eblas altigi la tagan kaloribezonon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Steven B. Heymsfield et al.: Body-size dependence of resting energy expenditure can be attributed to nonenergetic homogeneity of fat-free mass Am J Physiol Endocrinol Metab 282: E132–E138, 2002
  2. Arne Astrup et al.: Meta-analysis of resting metabolic rate in formerly obese subjects Am J Clin Nutr 1999;69:1117–22.