Jojobo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jojoboĵoĵobo (Simmondsia chinensis) estas plantospecio el familio de buksacoj (Buxaceae) aŭ jojobacoj (Simmondsiaceae)- depende de bioligisto. Ĝi kreskas libere sur sudokcidenta parto de Usono, norda parto de Meksiko. Ĝi altas ĝis ĉ. 2 m.

Ĝi estas arbusto kun rigidaj branĉoj, dikepidermaj folioj, kapsulaj fruktoj (1,5-2cm), kiuj entenas la kernojn kun la t.n. jojoba oleo (fakte vakso, likva en ĉambrotemperaturo). Oni enplantas ĝin ofte sur sekaj areoj anstataŭ bukso kiel heĝoplanto.

Oni kultivas ĝin en Sud-Karolino pro ties oleo, kiu egalvaloras al spermaceto. Oni ligas al la oleo regeneran efikon, tiel multaj kosmetikaĵoj entenas ĝin.