Jokano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jokano

Jokano[1][2][3] (japane 羊羹 (ようかん), yōkan) estas dolĉaĵo el la japana kuirarto. Jokano estas farata el gelozo (nomata kanten en la japana) kaj anno (pasto el sukero kaj muelitaj azukioj).

La ingrediencoj estas miksitaj kun akvo, varmigitaj, verŝitaj en formon, kie la pasto malmoliĝos. Plej ofte oni distranĉas ĝin al ortangulaj pecoj.

Ĉar jokano estas sufiĉe longe konservebla, ĝi estas ŝatata donaco.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu dolĉaĵo aperis dum la epoko de Edo, kiam sukero pli kaj pli disvastiĝis en Japanio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: jokan/o
  2. Japana-Esperanta Vortaro (JEI, 1998)
  3. Esperanto-Japana Vortaro (JEI, 2006)