Jokela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jokela (Finnlando)
Jokela (Finnlando)
DEC
Stacidomo

Jokela [ˈjɔkɛlɑ] estas urbo de la komunumo Tuusula en la sudo de Finnlando. Ĝi havas ĉirkaŭ 5.300 enloĝantoj kaj situas en la norda parto de Tuusula laŭ la fervojo de Helsinki al Riihimäki. Multaj enloĝantoj laboras en la ĉefurbo kaj tien trajnas ĉiutage.

Ĝis la mezo de la 19-a jarcento loĝis nur malmultaj homoj en Jokola kaj ties ĉirkaŭaĵo. Nur post la estiĝo de la fervojo en la jaro 1862 kreskis la urbo. Pro la bonkvalita argilo trovebla kaj la fervojo malfermiĝis brikfabriko en 1874. Pro tiu industrio la loĝantaro de Jokela kreskis de 570 en 1920 al 1.617 en 1950.

La 21-an de aprilo 1996 okazis grava trajnakcidento en Jokala, kiu mortigis 4 homojn kaj vundis 75.

Dum la lerneja murdo la 7-an de novembro 2007 mortis 9 homoj.

Eksteraj ligiloj

60° 33′ 9.5″ N 24° 57′ 58.7″ O / 60.552639 °N, 24.966306 °O / 60.552639; 24.966306 (mapo)