Jokohama Minato-Miraj 21

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jokohama Minato Mirai 21)
De maldekstre, Nisseki Yokohama Building kaj sube de si velŝipo Nipponmaru, la plej alta estas Yokohama Landmark Tower (kaŝas bankon de Jokohamo), meze Konsturaĵo de Mitsubishi Peza Industrio, dekstre Queen's Square Yokohama A, B, C-a domo (novembro 2002)

Jokohama Minato-Miraj 21 (横浜みなとみらい21 [jokohama minato mirai niĝū iĉi]) estas granda urba evoluigo en Jokohamo. Distrikto Minato-Miraj situas en Kvartalo Niŝi-ku kaj Kvartalo Naka-ku, kaj frontas maron. Ĝi havas 1,86 km² inklude 0,67 km² da artefarita insulo.

La nomo "Minato-Miraj 21" signifas "Haveno-Estonteco — 21(-a jarcento)".

La plej alta nubskrapulo en Japanio Yokohama Landmark Tower, la aĉetadocentro Queen's Square Yokohama, konferencejo Pacifico Yokohama kiu estis kongresejo de 92-a UK 2007 kaj aliaj reprezentas la distrikton.

Hotelo InterContinental The Grand Yokohama kaj aliaj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]